Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nukon. Sed en tiu ĉi momento iu rajdanto, ankaŭ kuranta, kiel ventego, sed de la kontraŭa direkto, al Antiumo, ekkriis, pasante preter li: „Romo pereas!” kaj ekkuris pluen. La orelojn de Vinicius atingis nur ankoraŭ la vorto: „dioj”, ĉar la ceteron obtuzigis la bruo de la ĉevalaj hufumoj. Sed tiu ĉi vorto rekonsciigis lin. La dioj! Vinicius levis subite la kapon kaj, etendinte la brakojn al la ĉielo, inkrustita per steloj, komencis preĝi: Ne vin mi alvokas, vi, kies temploj flamas, sed Vin, Sinjoro! Vi mem suferis, Vi sola estas kompatema! Vi sola komprenis la homan doloron! Vi venis en la mondon, por instrui al la homoj kompaton, do elmontru ĝin nun. Se Vi estas tia, kiel diras Petro kaj Paŭlo, savu al mi Ligian- Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el la flamoj. Vi ĝin povas. Redonu ŝin al mi kaj mi donos al Vi mian sangon. Kaj se por mi Vin ĝin ne volas fari, faru tion por ŝi. Ŝi Vin amas kaj fidas al Vi. Vi promesas vivon post la morto kaj feliĉon, sed la feliĉo post la morto ne pasos preter ŝi, kaj ŝi ne volas ankoraŭ morti. Lasu ŝin vivi. Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el Romo. Vi povas, se nur Vi ne malvolas...”

Kaj li interrompis, ĉar li sentis, ke plua preĝo povus ŝanĝi sin en minacon, kaj li timis ofendi Dion en la momento, kiam li bezonis plej multe Lian kompaton kaj favoron. Li ektimis la nuran penson pri tio kaj, por ne allasi al la kapo eĉ ombron de minaco, li komencis denove vipi la ĉevalon, tiom pli, ke la blankaj muroj de Aricio, kiu kuŝis duonvoje al Romo, ekbrilis jam antaŭ li en la luna lumo. Post certa tempo li preterkuris plengalope templon de Merkuro, kiu staris en bosko autaŭ la urbo. Videble oni jam sciis ĉi tie pri la malfeliĉo, ĉar antaŭ la templo regis neordinara movado. Vinicius rimarkis trakure sur la ŝtuparo kaj inter la kolonoj amasojn da homoj, lumhelpantaj sin per torĉoj, kiuj svarmis sub la gardon de la dio. La vojo estis ankaŭ nek tiel senhoma, nek tiel libera, kiel post Ardeo. La amasoj, vere, rapidis en la boskon per flankaj irejoj, sed ankaŭ sur la ĉefa strato staris aretoj, kiuj rapide flankiĝadis antaŭ la galopanta rajdanto. El la urbo oni aŭdis rebruon de voĉoj. Vinicius falis inter la starantojn, kiel uragano, renversante kaj hufpremante envoje kelkajn homojn. Ĉirkaŭ li eksonis nun la krioj: „Romo brulas! la urbo staras en fajro! Dioj, savu Romon!”

La ĉevalo duonfalis kaj, retenita per la forta mano, kliniĝis posten antaŭ gastejo, en kiu Vinicius tenis ŝanĝocele alian ĉevalon. Liaj sklavoj, kvazaŭ atendante alvenon de la mastro,