staris antaŭ la gastejo kaj je lia ordono ekkuris, kvazaŭ vete, por alkonduki novan ĉevalon. Vinicius dume, vidante taĉmenton, konsistantan el dek rajdaj pretorianoj, kiuj videble rapidis kun la novaĵo el la urbo en Antiumon, ĵetis sin al ili kaj komencis demandi:
— Kiu parto de la urbo brulas?
— Kiu vi estas? — demandis la dekestro.
— Vinicius, armea tribuno kaj aŭgustano! Respondu, je via kapo!
— La brulo eksplodis en la butikoj ĉe la Granda cirko, sinjoro. Kiam oni nin elsendis, la mezo de la urbo jam staris en fajro.
— Kaj Transtibro?
— La flamo tien ĝis nun ne atingis, sed kun neregebla forto ĝi ekposedas ĉiam pliajn kvartalojn. La homoj pereas de la varmego kaj fumo kaj nenia helpo estas ebla.
En la sama momento oni alkondukis novan ĉevalon. La juna tribuno eksaltis sur ĝin kaj ekgalopis pluen.
Li nun rajdis al Albano, lasante dekstre Albalongon kaj ĝian grandiozan lagon. La ŝoseo al Aricio kondukis supren, sur monta deklivo, kiu tute kovris la horizonton kaj la transe kuŝantan Albanon. Vinicius tamen sciis, ke atinginte la supron, li ekvidos ne nur Bovilojn kaj Ustrinon, kie lin atendis novaj ĉevaloj, sed ankaŭ Romon, ĉar post Albano etendis sin ambaŭflanke de la Appia vojo la ebena, malalta Kampanio, sur kiu tiris sin nur la arkadoj de akveduktoj kaj nenio jam kovris la vidaĵon.
— De la supro mi vidos la flamojn — li parolis al si.
Kaj denove li komencis vipi la ĉevalon.
Sed, antaŭ ol li alkuris la montsupron, li eksentis sur la vizaĝo blovon de vento, kaj kun ĝi la odoro de fumo atingis lian nazon.
Kaj subite ankaŭ la montpinto komencis orbrili.
— La brulbrilo! — ekpensis Vinicius.
La nokto tamen estis jam delonge paliĝanta, la grizo ŝanĝis sin en tagiĝon kaj sur ĉiuj proksimaj altaĵoj brilis ankaŭ oraj rozkoloroj, kiuj povis deveni same de la brulo, kiel de la matenlumo. Vinicius alkuris la montsupron kaj tiam terura vidaĵo frapis liajn okulojn.
La tuta ebenaĵo estis kovrita de fumoj, formantaj kvazaŭ unu grandegan, tuj ĉe la tero kuŝantan nubon, en kiu malaperis la urboj, akveduktoj, palacoj, arboj, kaj en la fino de tiu griza ebenaĵo brulis sur la montaĵoj la urbo.