Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La fajrego ne havis tamen la formon de flama kolono, kiel okazas tiam, se brulas unu, eĉ plej granda konstruaĵo. Ĝi estis pli ĝuste longa rubando, simila al matenruĝo.

Super tiu rubando flugpendis tavolo de fumo, kelkloke tute nigra, kelkloke nuancanta rozkolore kaj sange, kompakta, plenblovita, densa kaj volviĝanta, kvazaŭ serpento, kiu kuntiriĝas kaj longiĝas. Tiu monstra tavolo ŝajnis momente kovri la fajran rubandon, tiel, ke ĝi iĝadis mallarĝa, kiel pasamento, sed iafoje tiu rubando tralumis desube la fumon, ŝanĝante ĝiajn subajn volvaĵojn en flamajn ondojn. Ambaŭ tiriĝis de unu ekstremo de la horizonto ĝis la alia, fermante ĝin tiel, kiel ĝin fermas iafoje arbara zono. La Sabenajn montojn oni tute ne vidis.

Je la unua rigardo ŝajnis al Vinicius, ke brulas ne nur la urbo, sed la tuta mondo, kaj ke neniu viva estaĵo povas savi sin el tiu oceano de fajro kaj fumoj.

La vento blovis ĉiam pli forte flanke de la urbo, portante brulodoron kaj fumnebulon, kiu komencis kovri de la okuloj eĉ pli proksimajn objektojn. La tago iĝis plenluma kaj la suno heligis la montpintojn, ĉirkaŭantajn la Albanan lagon. Sed la hel-oraj matenaj radioj ŝajnis tra la fumnebulo kvazaŭ rustaj kaj malsanaj. Vinicius, mallevante sin al Albano, enrajdis en fumojn ĉiam pli densajn kaj ĉiam pli kompaktajn. La urbeto mem estis kvazaŭ dronanta en ili. La maltrankvilaj loĝantoj amasiĝadis sur la stratoj, kaj terure estis pensi, kio devas okazi en Romo, se jam ĉi tie malfacile estis spiri.

Malespero denove ekregis Viniciuson kaj teruro komencis hirtigi la harojn sur lia kapo. Sed li penis kuraĝigi sin, kiel li povis. „Ne estas eble — li pensis — ke la tuta urbo komencis bruli samtempe. La vento blovas de la nordo kaj puŝas la fumojn nur en tiun ĉi direkton. En la alia flanko ili ne estas. Transtibro, apartigita per la rivero, restis eble tute sendifekta, kaj ĉiuokaze sufiĉus al Ursus penetri kun Ligia tra la Janikula pordego, por saviĝi de la danĝero. Neeble estas ankaŭ, ke la tuta loĝantaro pereu kaj ke la urbo, kiu regas la mondon, estu forviŝita kun sia popolo de la supraĵo de la tero. Eĉ en atakprenataj urboj, kiam furiozas kune buĉado kaj brulo, certa nombro da homoj ĉiam restas viva, kial do nepre pereu Ligia? Gardas ŝin ja Dio, kiu mem venkis la morton”. Tiel rezonante, li komencis denove preĝi, kaj laŭ la moro, al kiu li kutimis, li faris al Kristo grandajn votojn, kun promesoj de donacoj kaj oferoj. Trakurinte Albanon, kies preskaŭ tuta