Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

loĝantaro sidis sur tegmentoj kaj arboj, por rigardi Romon, li iom trankviliĝis kaj reakiris la sinregadon. Li ekpensis ankaŭ, ke Ligian gardas ne nur Ursus kaj Linus, sed ankaŭ Petro la apostolo. Ĉe la nura rememoro pri tio kuraĝo venis en lian koron. Petro estis por li ĉiam persono nekomprenebla, preskaŭ superhoma. De la momento, kiam li aŭdis lin en Ostriano, restis al li stranga impreso, pri kiu li skribis al Ligia en la komenco de sia restado en Antiumo: ke ĉiu vorto de tiu maljunulo estas vera, aŭ devas iĝi vera. La pli proksima konatiĝo kun la apostolo dum la malsano plifortigis ankoraŭ tiun impreson, kiu poste ŝanĝis sin en neŝanceleblan kredon. Se do Petro benis lian amon kaj promesis al li Ligian, Ligia ne povis perei en la flamoj. La urbo povas forbruli, sed neniu fajrero el la flamoj falos sur ŝian veston. Sub la influo de la sendorma nokto, furioza galopado kaj emocioj Viniciuson ekregis nun stranga ekzaltiteco, en kiu ĉio ŝajnis al li ebla: Petro krucosignos la flamojn, malfermos ilin per unu vorto, kaj ili trairos sendanĝere tra aleo el fajro. Petro sciis, krome, multajn venontajn aferojn, do sendube li antaŭvidis ankaŭ la brulkatastrofon, kaj en tiu okazo ĉu li povus ne elkonduki el la urbo la kristanojn, kaj inter ili Ligian, kiun li amis, kiel propran infanon? Kaj ĉiam pli forta espero komencis eniradi en la koron de Vinicius. Li ekpensis, ke se ili forkuras el la urbo, li eble trovos ilin en Boviloj aŭ renkontos survoje. Eble en plej proksima momento la amata vizaĝo elaperos el tiuj fumoj, etendantaj sin ĉiam pli vaste en la tuta Kampanio.

Ĝi ŝajnis al li tiom pli versimila, ke sur la vojo li komencis renkonti ĉiam pli da homoj, kiuj, forlasinte la urbon, direktis sin al la Albana montaro, por, savinte sin de la fajro, eliĝi poste ankaŭ trans la limojn de la fumoj. Ne atinginte ankoraŭ Ustrinon, li devis malrapidigi la ĉevalon pro ŝtopiteco de la vojo. Krom piedirantoj kun portaĵoj sur la dorsoj li renkontadis ŝarĝitajn ĉevalojn, mulojn, veturilojn plenajn de aĵoj, kaj fine portilojn, en kiuj sklavoj portis pli riĉajn loĝantojn. Ustrino estis jam tiel plenega de la forkurintoj el Romo, ke malfacile estis trapuŝi sin tra la amaso. La ĉefplaco, la subarkadoj de temploj kaj la stratoj svarmis de la forkurintoj. Tie kaj ie oni komencis aranĝi tendojn, donontajn rifuĝojn al tutaj familioj. Aliaj homoj tendosidis sub la libera ĉielo, kriante, alvokante la diojn aŭ malbenante la sorton. En la ĝenerala teruriteco malfacile estis ion eldemandi. La homoj, al kiuj Vinicius sin turnis, aŭ tute al li ne respondadis, aŭ levadis al