Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

li okulojn duonfrenezajn pro teruro, respondante, ke pereas la urbo kaj la mondo. Flanke de Romo alfluadis ĉiam novaj amasoj, konsistantaj el viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj pligrandigadis la konsternon kaj lamentadon. Kelkaj, perdinte en la interpremo unu aliajn, serĉis malespere la perditojn: Aliaj batalis pro tendolokoj. Aroj da duonsovaĝaj paŝtistoj el Kampanio alvenis en la urbeton, serĉante novaĵojn aŭ profitojn el ŝteloj, kiujn faciligis la tumulto. Tie kaj ie amaso, konsistanta el ĉiunaciaj sklavoj kaj gladiatoroj, komencis prirabi la domojn kaj palacojn en la urbo kaj batali kontraŭ soldatoj, defendantaj la loĝantojn.

Senatano Junius, kiun Vinicius rimarkis apud gastejo ĉirkaŭitan de taĉmento da batavaj sklavoj, la unua donis al li iom pli precizan informon pri la brulego. La fajro komenciĝis efektive ĉe la Granda cirko, en la loko, kiu tuŝas Palatinon kaj la monteton Celio, sed ĝi disvastiĝadis kun nekomprenebla rapideco, tiel, ke ĝi ekposedis la tutan mezon de la urbo. Neniam ankoraŭ de la tempo de Brennus trafis la urbon tia terura katastrofo. „La tuta cirko forbrulis, same la ĉirkaŭantaj ĝin butikoj kaj domoj — parolis Junius — Aventino kaj Celio estas en fajro. La flamo, ĉirkaŭinte Palatinon, venis al Carinae....”

Ĉe tio ĉi Junius, kiu posedis ĉe Carinae belegan insula, plenan de artverkoj, kiujn li pasie amis, ekkaptis plenmanon da malpura polvo kaj, ŝutinte ĝin sur la kapon, komencis dum momento malespere ĝemi.

Sed Vinicius ekskuis lin je, la ŝultroj.

— Ankaŭ mia domo staras ĉe Carinae — li diris — sed kiam ĉio pereas, pereu ĝi ankaŭ.

Poste, rememorinte, ke Ligia, sekvante lian konsilon, povis esti translokiĝinta en la domon de Aulusoj, li demandis:

— Kaj Vicus Patricius?

— En fajro! — respondis Junius.

— Kaj Transtibro?

Junius rigardis lin kun miro.

— Ne gravas Transtibro — li respondis, premante per la manoj la dolorantajn tempiojn.

— Por mi Transtibro pli gravas, ol la tuta Romo — ekkriis ekscite Vinicius.

— Vi ĝin eble atingos nur tra Via Portuensis, ĉar apud Aventino la Varmego vin sufokos.... Transtibro?.... Mi ne scias. La fajro ŝajne ne povis ankoraŭ esti tien veninta, sed