Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉu en tiu ĉi momento ĝi jam ne venis, sole la dioj scias.... Ĉe tio ĉi Junius ekhezitis momente, poste li diris per mallaŭta voĉo:

— Mi scias, ke vi min ne perfidos, do mi diras al vi, ke ĝi ne estas Ordinara brulo. Oni ne lasis savi la cirkon.... Mi mem aŭdis.... Kiam la domoj ĉirkaŭe komencis flami, miloj da voĉoj kriis: „Morton al savantoj!” Iuj homoj trakuras la urbon kaj ĵetas flamantajn torĉojn en domojn.... Aliflanke la popolo tumultas kaj vokas, ke la urbo brulas laŭ ordono. Nenion pli mi diros. Ve al la urbo, ve al ni ĉiuj kaj al mi! Kio okazas tie, la homa lango ne povas esprimi. La loĝantoj pereas en la fajro, aŭ murdas sin reciproke en la interpremo. Ĝi estas la fino de Romo!

Kaj denove li komencis ripeti: „Ve! Ve al la urbo kaj al ni!” — sed Vinicius eksaltis sur la ĉevalon kaj ekiris plu antaŭen sur la Appia vojo.

Sed ĝi estis pli ĝuste trapuŝigado meze de rivero da homoj kaj veturiloj, kiu fluis el la urbo. Klare, kvazaŭ sur manplato, kuŝis nun antaŭ Vinicius la urbo, flamanta en monstra brulego.... Flanke de la fajro kaj fumo radiis terura varmego, kaj la homaj krioj ne povis superbrui la sibladon kaj krakadon de la flamoj.