Laŭgrade kiel Vinicius proksimiĝadis al la urbaj muregoj,
montriĝadis, ke pli facile estis veni al Romo, ol penetri en la
urbon. Sur la Appia vojo malfacile estis trapuŝiĝi pro la interpremo
de homoj. La domoj, kampoj, tombejoj, ĝardenoj kaj
temploj, trovantaj sin ĉe ĝiaj ambaŭ flankoj, estis ŝanĝitaj en
tendolokojn. En la templo de Marso, staranta tuj apud Porta
Appia, la amaso elrompis la pordon, por trovi interne rifuĝon
por la nokto. En la tombejoj oni prenadis en posedon
pli grandajn maŭzoleojn kaj batalis pro ili, verŝante eĉ iafoje
sangon. Ustrino kun sia malordo donis apenaŭ ioman antaŭguston
de tio, kio okazis ĉe la muroj de la urbo mem. Ĉesis
ĉiaj konsideroj al la aŭtoritato de la leĝo, al oficoj, al familiaj
ligoj, al diferencoj de la statoj. Oni vidis sklavojn, kiuj bastonis
civitanojn. Gladiatoroj, ebriaj de vino, rabita en Emporium,
kuniĝinte en grandajn arojn, trakuradis kun sovaĝaj
krioj apudvojajn placojn, dispelante la homojn, piedpremante,
rabante. Multega; barbaroj, sklavvendotaj en la urbo, forkuris
el la vendobudoj. La brulo kaj pereo de la urbo estis por ili
kune la fino de la sklaveco kaj la horo de venĝo, tial, dum
la urba loĝantaro, kiu perdis en la brulo sian tutan havaĵon,
malespere etendadis la manojn al la dioj, vokante pri savo,
ili kun ĝoja hurlado batis la amasojn, deŝirante al homoj la
vestojn de la ŝultroj kaj forkaptante pli junajn virinojn. Kun
ili unuiĝis sklavoj, delonge jam servantaj en Romo, mizeruloj,
posedantaj nenion, krom lana zonaĵo ĉirkaŭ la koksoj, teruraj
figuroj el suspektindaj kvartaloj, kiujn oni neniam vidis
tage sur la stratoj kaj kies ekziston en Romo oni preskaŭ ne
povis supozi. Tiu ĉi amaso, konsistanta el azianoj, afrikanoj,
grekoj, tracianoj, germanoj kaj britoj, krieganta ĉiujn lingvojn
de la tero, sovaĝa kaj senbrida, furiozis, kredante, ke venis
la momento, en kiu ĝi rajtas rekompenci al si la jarojn de
suferoj kaj mizero. Meze de tiu ĉi ondanta homamaso, en la
lumo de l’ tago kaj de la brulego tie kaj ie brilis la kaskoj
de pretorianoj, sub kies gardon rifuĝis pli trankvilaj loĝantoj,
kaj kiuj multloke devis iri atake kontraŭ la brutsimilan sovaĝularon.
Vinicius vidadis en sia vivo atakprenatajn urbojn,
Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/60
Aspekto
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XLIII