Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sed neniam liaj okuloj rigardis spektaklon, en kiu malespero, doloro, larmoj, ĝemoj, sovaĝa ĝojo, frenezo, furiozo kaj senbrideco miksiĝis kune en tian senliman ĥaoson. Kaj super tiu ĉi ondanta, freneza homamaso bruegis la brulo, flamis sur la montaĵoj la plej granda urbo de la mondo, sendante en la konfuzon sian fajran spiron kaj kovrante ĝin per fumoj, tra kiuj oni jam ne vidis la bluon de la ĉielo. La juna tribuno, kun plej granda tortostreĉo endanĝerigante ĉiumomente la vivon, atingis fine ĝis Forta Appia, sed tie ĉi li ekvidis, ke tra la kvartalo Porta Capena li ne povos penetri en la urbon, ne nur pro la homamaso, sed ankaŭ pro terura varmego, de kiu tuj post la pordego tremis la aero. Krome la ponto apud Porta Trigenia, kontraŭ la templo Bonae Deae, ankoraŭ ne ekzistis, volante do penetri trans Tibron, oni devis trapremi sin ĝis la ponto de Sublicius, tio estas pasi preter Aventino, la urboparto, surverŝita de unu maro da flamoj. Ĝi estis tute neebla. Vinicius komprenis, ke li devas reiri en la direkton al Ustrino, tie flankiĝi de la Appia vojo, transriveriĝi antaŭ la urbo kaj atingi la vojon Portuensis, kiu kondukis “rekte al Transtibro. Ankaŭ tio ĉi ne estis facila afero kaŭze de la ĉiam pli granda interpremo, reganta sur Via Appia. Trabati al si tie la vojon Oni povus nur eble per glavo, sed Vinicius ne havis armilon, ĉar li forveturis el Antiumo tiel, kiel la novaĵo pri la brulo trafis lin en la cezara palaco. Tamen ĉe la Fonto de Merkuro li ekvidis konatan centestron de pretorianoj, kiu fronte de keldeko da soldatoj baris aliron al la teritorio de la templo. Vinicius ordonis al la centestro, ke li sekvu lin, kaj tiu ĉi, rekoninte la tribunon kaj aŭgustanon, ne kuraĝis kontraŭstari al la ordono.

Vinicius mem prenis la komandon de la taĉmento, kaj forgesinte Ĉi-momente la instruojn de Paŭlo pri amo al proksimulo, li puŝis kaj distranĉadis antaŭ si la amason kun rapideco, pereiga por multaj, kiuj ne sciis flankiĝi ĝustatempe. Postkuris lin malbenoj kaj hajlo da ŝtonoj, sed li ne atentis tion, dezirante rapide penetri en pli liberajn lokojn. Tamen ili povis antaŭeniĝadi nur treege malfacile. La homoj, kiuj jam lokiĝis tendare, ne volis cedi la vojon al la soldatoj, laŭte insultante la cezaron kaj la pretorianojn. Ialoke la amaso alprenadis minacan sintenon. La orelojn de Vinicius atingadis voĉoj, akuzantaj Neron pri fajrigo de la urbo. Oni malkaŝe minacis morton al li kaj al Poppaea. La ekkrioj: „sannio!”, „histrio!” (arlekeno, aktoro) „patrinmortiginto!” aŭdiĝadis