Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉirkaŭe. Kelkaj vokis, ke oni lin trenu en Tibron, aliaj, ke Romo elmontris sufiĉe da pacienco. Evidente estis, ke la minacoj povas ŝanĝi sin en malkaŝan ribelon, kiu, se nur troviĝus gvidanto, povus ĉiumomente eksplodi. Dume la furiozo kaj malespero de la amasoj turnadis sin kontraŭ la pretorianojn, kiuj ankaŭ tial ne povis eliĝi el la interpremo, ke la vojon baris tutaj montoj da objektoj, rapide elĵetitaj el la brulo: kestoj kaj bareloj kun manĝaĵoj, pli valoraj mebloj, vazoj, infanaj ludiloj, litaĵoj kaj manportiloj. Tie kaj ie sekvis eĉ malgrandaj bataloj, sed la pretorianoj rapide helpis sin kontraŭ la senarma amaso. Trarajdinte kun peno laŭlarĝe la vojon Latinan, Numician, Ardean, Luvinian kaj Ostian, ĉirkaŭirinte palacojn, ĝardenojn kaj templojn, Vinicius atingis fine urbeton, nomatan Vicus Alexandri, post kiu li transiĝis sur la alian bordon de Tibro. Estis tie malpli da interpremo kaj malpli da fumo. De forkurintoj, kiuj tamen ankaŭ tie ne mankis, li eksciis, ke nur kelkaj stratetoj de Transtibro estas ekposeditaj de la brulo, sed ke certe nenion ŝparos la potenco de la fajro, ĉar estas homoj, kiuj ĝin intence submetas, kriante, ke ili faras ĉi tion laŭ ordono. La juna tribuno havis jam nun nenian dubon, ke efektive la cezaro ordonis bruligi Romon, kaj la venĝo, pri kiu vokis la amasoj, ekŝajnis al li afero prava kaj justa. Kion pli povus fari Mithridates aŭ iu el plej furiozaj malamikoj de Romo? La mezuro estis superplena, la frenezo iĝis tro monstra kaj la homa vivo kontraŭ ĝi — neebla. Vinicius kredis ankaŭ, ke la lasta horo de Nero ekbatis, ke tiuj ĉi ruboj, en kiujn disfalas la urbo, devas nepre tombokovri la monstran arlekenon kune kun ĉiuj liaj krimoj. Se troviĝus viro sufiĉe kuraĝa, por ekstari fronte de la ĉiopreta pro malespero popolo, ĝi povus okazi en la daŭro de kelkaj horoj. Ĉe tio kuraĝaj kaj venĝemaj pensoj komencis trakuradi la kapon de Vinicius. Kaj se tion farus li mem? La gento de Viniciusoj, kiu ĝis la lasta tempo kalkulis vicojn da konsuloj, estis konata en la tuta Romo. La amasoj bezonis nur nomon. Foje ja, pro la mortkondamno de la kvarcent sklavoj de la prefekto Pedanius Secundus, preskaŭ eksplodis ribelo kaj civila milito, kio do okazus hodiaŭ, pro la terura batego, superanta preskaŭ ĉiujn, kiujn Romo spertis en la daŭro de ok jarcentoj? Kiu vokos la kviritojn al armilo — pensis Vinicius — tiu sendube faligos Neron kaj mem surmetos la purpuron. Kial do li ne faru tion? Li estis pli energia, pli brava kaj pli juna, ol la aliaj aŭgustanoj.... Nero havis, vere, al siaj ordonoj tridek legiojn,