Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

postenantajn ĉe la limoj de la ŝtato, sed ĉu ankaŭ tiuj legioj kaj iliaj ĉefoj ne ekribelos, aŭdinte pri la bruligo de Romo kaj de ĝiaj temploj? Kaj en tiu okazo li, Vinicius, povus iĝi cezaro. Oni ja flustris inter la aŭgustanoj, ke iu aŭguristo antaŭdiris la purpuron al Otho. Per kio li malsuperas Othon? Eble ankaŭ Kristo helpus lin per sia Dia potenco, eble ĝi estas Lia inspiro? „Ho, se tiel estus!” vokis Vinicius interne. Li venĝus tiam kontraŭ Nero la danĝeron de Ligia kaj sian maltrankvilon, li enkondukus regadon de justeco kaj vero, disvastigus la instruon de Kristo de Eŭfrato ĝis la nebulaj bordoj de Britujo, kaj kune li vestus Ligian per la purpuro kaj farus ŝin reĝino de la tero.

Sed tiuj pensoj, eksplodinte el lia kapo, kiel hajlo da fajreroj el brulanta domo, estinginĝis, kiel fajreroj. Antaŭ ĉio necesis savi Ligian. Li rigardis nun la katastrofon de proksime, do denove timo lin ekregis, kaj kontraŭ tiu maro da fajro kaj fumo, kontraŭ la renkontiĝo kun la terura realeco tiu fido, kun kiu li kredis, ke Petro la apostolo savos Ligian, formortis en lia koro. Malespero ekkaptis lin refoje, do penetrinte sur la vojon Portuensis, kondukantan rekte al Transtibro, li remoderiĝis nur en la pordego, ĉe kiu oni ripetis al li tion, kion antaŭe diris la forkurintoj, ke pliparto de tiu ĉi kvartalo ne estis ankoraŭ ekposedita de la brulo, kvankam la fajro kelkloke transportiĝis trans la riveron.

Transtibro estis tamen ankaŭ plena de fumo kaj de forkurantaj amasoj, tra kiuj estis pli malfacile penetri en la fundon de la kvartalo tial, ke la homoj, havante pli da tempo, elportadis kaj savadis pli da objektoj. La ĉefa Havena vojo mem estis multloke ŝtopita per ili, kaj apud la Naumachia de Aŭgusto ili levis sin en tutaj amasoj. Pli malvastaj stratetoj, kie pli dense amasiĝis la fumoj, estis simple neenireblaj. La loĝantoj forkuradis el ili milope. Vinicius vidis envoje terurajn bildojn. Plurfoje du homaj riveroj, fluantaj el kontraŭaj direktoj, premegis unu la alian kaj batalis je vivo aŭ morto. Familioj perdiĝadis en la tumulto, patrinoj malespere vokis siajn infanojn. La haroj de Vinicius hirtiĝadis je la penso, kio devis okazi pli proksime al la fajro. Meze de la krioj kaj ĥaoso malfacile estis ion eldemandi aŭ kompreni la vokojn. Iafoje el trans la rivero alruliĝadis novaj ondegoj da fumoj nigraj kaj tiel pezaj, ke ili ruliĝis tuj super la tero, tiel kovrante la domojn, personojn kaj ĉiujn objektojn, kiel ilin kovras nokto. Sed vento, kaŭzita de la brulo, disblovadis ilin, kaj tiam Vinicius povis antaŭeniĝadi al la strateto, ĉe kiu