staris la domo de Linus. La varmo de la julia tago, fortigita de la ardo, radianta el la brulantaj kvartaloj, iĝis neelportebla. La fumo mordis la okulojn, al la brustoj mankis spiro. Eĉ tiuj loĝantoj, kiuj, esperante, ke la fajro ne transportiĝos trans la riveron, restis ĝis nun en siaj hejmoj, komencis ilin forlasi kaj la amasego kreskis kun ĉiu horo La pretorianoj, akompanantaj Viniciuson, restis malantaŭe. En la interpremo iu vundis per martelo lian ĉevalon, kiu komencis svingi la sangantan kapon, levi sin sur la postaj piedoj kaj malobei la rajdanton. Oni ankaŭ ekkonis laŭ lia riĉa tuniko aŭgustanon kaj tuj aŭdiĝis ĉirkaŭe la ekkrioj: „Morton al Nero kaj al liaj bruligistoj!” Venis momento de gravega danĝero, ĉar centoj da manoj etendis sin al Vinicius, sed la timigita ĉevalo forportis lin, hufpremante la homojn, kaj samtempe alfluis nova ondo da nigra fumo kaj kovris la straton per krepusko. Vinicius, vidante, ke li ne trarajdos, desaltis fine sur la teron kaj komencis piedkuri, glitante apud la muroj kaj iafoje atendante, ke la forkuranta amaso pasu preter li. En la animo li parolis al si, ke tio estas vanaj penoj. Ligia povis jam esti ekster la urbo, ŝi povis ĉi-momente savi sin per forkuro: pli facile estus retrovi pinglon ĉe marbordo, ol ŝin en tiu ĉi interpremo kaj ĥaoso. Li volis tamen eĉ por la prezo de la vivo atingi la domon de Linus. Iafoje li haltadis kaj frotis la okulojn. Forŝirinte la randon de sia tuniko, li ŝirmis per ĝi la nazon kaj la buŝon kaj kuris pluen. Laŭgrade kiel li proksimiĝadis al la rivero, la varmego kreskis terure. Vinicius, sciante, ke la brulo komenciĝis ĉe la Granda cirko, kredis komence, ke tiu ĉi ardo venas de ĝiaj restaĵoj, de Forum Boarium kaj de Velabrum, kiuj, kuŝante proksime, ankaŭ estis sendube ekposeditaj de flamoj. Sed la varmego iĝadis jam neelportebla. Iu forkuranto, la lasta, kiun Vinicius rimarkis, maljunulo kun lambastonoj, ekkriis: „Ne proksimiĝu al la ponto de Cestius! la tuta insulo brulas!” Efektive, oni ne povis plu havi iajn iluziojn. Ĉe la vojturniĝo al Vicus Judaeorum, kie staris la domo de Linus, la juna tribuno ekvidis meze de nubo da fumoj flamon: brulis ne nur la insulo, sed ankaŭ Transtibro, almenaŭ la alia fino de la strateto, ĉe kiu Ligia loĝis.
Vinicius memoris tamen, ke la domo de Linus estis ĉirkaŭita per ĝardeno, post kio, flanke de Tibro, kuŝis ne tre vasta kampo, libera de konstruaĵoj. Tiu ĉi penso kuraĝigis lin. La fajro povis halti en la malplena loko. Kun tiu ĉi espero li kuris pluen, kvankam ĉiu ventoblovo alportadis jam ne nur fumon,