sed milojn da fajreroj, kiuj povis kaŭzi brulon en la alia fino de la strateto kaj bari la reiron.
Fine li ekvidis tamen tra la fuma vualo la cipresojn en la ĝardeno de Linus. La domoj, kuŝantaj trans la libera kampo, brulis jam, kiel lignaj ŝtiparoj, sed la malgranda insula de Linus staris ankoraŭ netuŝite. Vinicius rigardis. la ĉielon kaj ekkuris al la dometo, kvankam la sola aero kaŭzis jam al li bruldoloron. La pordo estis fermita, sed li ekpuŝis ĝin kaj enkuris internen.
En la ĝardeno estis nek unu viva estaĵo, kaj la domo ankaŭ ŝajnis tute senhoma.
— Eble ili svenis de la fumoj kaj varmego — ekpensis Vinicius. Kaj li komencis voki:
— Ligia! Ligia!
Respondis al li silento. En la mallaŭto estis aŭdebla nur krakbruo de la malproksima fajro.
— Ligia!
Subite liajn orelojn atingis tiu malserena voĉo, kiun li jam aŭdis fote en tiu ĉi ĝardeno. Sur la proksima insulo ekbrulis videble la bestejo, staranta kelkan distancon de la templo de Eskulapo, kaj ĉiaspecaj bestoj, inter ili leonoj, komencis tie muĝi pro teruro. Tremo trakuris Viniciuson de la piedoj ĝis la kapo. Jam duafoje, kiam lia tuta atento estis koncentrita en la penso pri Ligia, tiuj tremigaj voĉoj eksonis, kiel antaŭdiro de malfeliĉo, kiel stranga aŭguro de malbonsorta estonteco.
Ĝi estis tamen mallonga, momenta impreso, ĉar pli terura eĉ, ol la muĝo de sovaĝaj bestoj, la krakbruo de la brulo devigis lin pensi pri io alia. Ligia ne respondis, vere, al lia voko, sed ŝi povis trovi sin en tiu ĉi fajrominacata konstruaĵo, sveninta aŭ sufokata de fumo. Vinicius saltis internen. La malgranda atrium estis malplena kaj malluma de fumo. Palpe serĉante la pordon, kondukantan al la cubicula, li rimarkis flagrantan flameton de lampo kaj, proksimiĝinte, ekvidis lararium, en kiu anstataŭ laroj estis kruco. Sub tiu ĉi kruco brulis la meĉlampo. La kapon de la juna kateĥizato fulmrapide trakuris la penso, ke tiu ĉi kruco sendas al li la lumon, kun kiu li povas retrovi Ligian, li prenis do la lampon kaj komencis serĉi la cubicula. Trovinte unu el ili, li flankigis la kurtenon kaj, lumiginte la ejon per la lampo, komencis rigardi.
Sed ankaŭ tie ĉi estis neniu. Vinicius tamen estis certa, ke li trafis en la cubiculum de Ligia, ĉar sur najloj, enbatitaj en la muron, pendis ŝiaj vestoj, kaj sur la lito kuŝis capitium, tio estas alfigura tolaĵo, kiun la virinoj portis senpere sur la korpo.