Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Vinicius ekkaptis ĝin, alpremis al la buŝo kaj, surĵetinte ĝin trans la ŝultron, iris serĉi plu. La dometo estis malgranda, do en mallonga tempo li traserĉis ĉiujn ĉambrojn, kaj eĉ la kelojn. Sed nenie li trovis vivan estaĵon. Estis tute evidente, ke Ligia, Ursus kaj Linus kune kun la aliaj loĝantoj de la kvartalo serĉis en forkuro savon de la brulo. „Mi devas serĉi ilin en la amaso, ekster la urbaj pordegoj” — ekpensis Vinicius.

Ne tre multe mirigis lin la fakto, ke li ilin ne renkontis sur Via Portuensis, ĉar ili povis eliri el Transtibro de la kontraŭa direkto, flanke al la Vatikana montaĵo. Ĉiuokaze ili estis savitaj, almenaŭ de la fajro. Ŝtono kvazaŭ falis de la brusto de Vinicius. Li vidis, vere, kun kiel teruraj danĝeroj estis ligita forkuro, sed la penso pri la superhoma forto de Ursus inspiris al li kuraĝon. „Mi devas nun — li parolis al si — forkuri el ĉi tie kaj tra la ĝardenoj de Domitia atingi la ĝardenojn de Agrippina. Tie mi ilin trovos. La fumoj ne estas tie teruraj, ĉar la vento blovas de la Sabena montaro.”

Venis tamen plej urĝa tempo, kiam li devis pensi pri la propra savo, ĉar ondego da fajro alfluadis ĉiam pli proksimen flanke de la insulo kaj fumaj volvaĵoj kovris preskaŭ tute la strateton. La meĉlampo, per kiu li lumigadis al si la internon de la domo, estingiĝis nun de aera trablovo. Vinicius, saltinte sur la straton, kuris nun tutimpete al Via Portuensis, en la saman direkton, el kiu li venis, kaj la brulo ŝajnis persekuti lin per sia fajra spiro, jen ĉirkaŭblovante lin per ĉiam novaj nuboj da fumo, jen surŝutante per fajreroj, kiuj faladis sur liajn harojn, sur la kolon kaj veston. La tuniko komencis bruleti sur li kelkloke, sed li ne atentis ĉi tion kaj kuris pluen, timante, ke la fumo povus lin sufoki. Efektive li sentis en la buŝo la brulguston kaj fulgon, kaj lia gorĝo kaj pulmoj doloris, kvazaŭ brulantaj. La sango alfluadis lian kapon, tiel, ke iafoje li vidis ĉion ruĝe kaj la fumoj mem ŝajnis al li ruĝaj. Tiam li parolis al si interne: „Tio estas puro fajro! Mi ĵetu min prefere teren kaj pereu”. La kurado lacigadis lin ĉiam pli. Ŝvito fluis sur lia kapo, kolo kaj dorso, kaj tiu ĉi ŝvito brulvundis lin, kvazaŭ bolaĵo. Li falus, se ne subtenus lin la nomo de Ligia kaj se li ne havus ĉirkaŭ la buŝo ŝian capitium. Kelkajn momentojn poste li tamen komencis ne rekoni plu la straton, kiun li kuris. Iom post iom forlasadis lin la konscio, li nur memoris, ke li devas forkuri, ĉar sur libera kampo lin atendas Ligia, kiun promesis al li Petro la apostolo. Kaj subite ekregis lin ia stranga, jam duonfebra, simila al antaŭmorta vizio