La ruĝobrilo de la brulanta urbo disverŝis sin sur la
ĉielo tiel vaste, kiel nur la homa vido atingis. El post la
montaĵoj ruliĝis supren la luno, granda kaj ronda, kiu
baldaŭ ekflamis de la brilo kaj, alpreninte la koloron de
ardanta kupro, ŝainis rigardi kun miro la pereon de la mondreganta
urbego. En rozaj abismoj de la ĉielo brilis ankaŭ
rozaj steloj, sed, kontraŭe ol en la ordinaraj noktoj, la tero
estis pli hela, ol la ĉielo. Romo, kvazaŭ grandega brulŝtiparo,
lumigis la tutan Kampanion. Ĉe la sanga brilo oni vidis ankaŭ
pluajn montaĵojn, urbojn palacojn, templojn, monumentojn
kaj akveduktojn, tiriĝantajn de ĉiuj regionaj montoj al la
urbo, kaj sur la akveduktoj — amasojn da homoj, kiuj tien
rifuĝis por sendanĝeriĝi aŭ por rigardi la brulegon.
Dume la terura elemento ekposedadis ĉiam pli novajn kvartalojn. Oni ne povis dubi, ke iuj krimaj manoj fajrigas la urbon, ĉar ĉiam novaj bruloj eksplodadis en lokoj, malproksimaj de la ĉefa fajrocentro. De la montaĵoj, sur kiuj Romo estis konstruita, la flamoj, kvazaŭ ondoj, fluis malsupren en la valojn, dense kovritajn per domoj, kalkulantaj po kvin kaj ses etaĝojn, plenaj de budoj, butikoj, transporteblaj lignaj amfiteatroj, konstruitaj laŭokaze por diversaj spektakloj, fine de magazenoj de ligno, olivoleo, greno, nuksoj, piniaj strobiloj, per kies grajnoj nutris sin la malriĉa loĝantaro, kaj de vestoj, kiujn oni iafoje, laŭ cezara favoro, disdonadis al la ĉifonuloj, nestantaj en malvastaj strataĉoj. Tie la brulo, trovante abundon da fajriĝema materialo, ŝanĝadis sin preskaŭ en vicon da eksplodoj kaj kun neimagebla forto ekposedadis tutajn stratojn. La homoj, tendostarantaj ekster la urbo aŭ rigardantaj de sur la akveduktoj, divenadis laŭ la koloro de la flamoj, kio brulas. Furioza aerblovego levadis iafoje el la fajra dronejo milojn kaj milionojn da ardantaj ŝeloj de nuksoj kaj migdaloj, kiuj supreniĝadis, kiel sennombraj aroj da lumaj papilioj, — kaj krake krevadis en la aero, aŭ, pelate de la vento, faladis sur novajn kvartalojn, sur akveduktojn kaj sur kampojn, ĉirkaŭantajn la urbon. Ĉia penso pri savo ŝajnis absurda, kaj la tumulto kreskis