Ĉiumomente, ĉar dum unuflanke la urba loĝantaro forkuradis tra ĉiuj pordegoj ekster la murojn, aliflanke la brulo allogis milojn da homoj el la ĉirkaŭaĵoj, tiel loĝantojn. de malgrandaj urbetoj, kiel vilaĝanojn kaj duonsovaĝajn paŝtistojn el Kampanio, kiujn altiris ankaŭ la espero de raboj. La ekkrio: „Romo pereas!” sonis senĉese en la buŝoj de l’ amaso, kaj la pereo de la urbo ŝajnis tiutempe kune fino kaj malligo de ĉiuj nodoj, kiuj ĝis nun kunligadis la homaron en unu tuton. La statamaso, en kiu al plimulto, konsistanta el sklavoj kaj fremduloj, la regado de Romo estis tute indiferenta, kaj kiun ĉia renverso povis nur liberigi el la katenoj, alprenadis tie kaj ie minacan sintenon: Vastiĝadis perforto kaj raboj. Ŝajnis, ke la nura spektaklo de la pereanta urbo alfiksas la homan atenton kaj retenas ankoraŭ la eksplodon de buĉado, kiu komenciĝos tuj, kiam la urbo ŝanĝos sin en cindrojn. Centmiloj da sklavoj, forgesante, ke Romo, krom la temploj kaj muroj, posedas ankaŭ kelkdek legiojn en ĉiuj flankoj de la mondo, ŝajnis nur atendi batalvokon kaj ĉefon. Oni komencis rememori la nomon de Spartacus — troviĝis tamen neniu Spartacus — aliflanke la civitanoj komencis sin armi, per kio ĉiu povis. Plej monstraj famoj rondiris ĉe ĉiuj pordegoj. Kelkaj asertis, ke Vulkano laŭ la ordono de Jovo detruas la urbon per fajro, eliĝanta el sub la tero; aliaj — ke ĝi estas venĝo de Vesto pro la pastrino Rubria. Homoj, tiel konvinkitaj, volis nenion savi, nur, svarmante al la temploj, ili petegis la diojn pri kompato. Sed plej ĝenerale oni ripetadis, ke la cezaro ordonis bruligi la urbon, por liberiĝi de la odoroj, venantaj el Suburra, kaj por konstrui novan urbon, nomotan Neronio. Je tiu ĉi ideo furiozo kaptadis la homojn, kaj se, kiel pensis Vinicius, troviĝus ĉefo, kiu volus elprofiti tiun ĉi eksplodon de malamo, la lasta horo de Nero ekbatus jarojn pli frue.
Oni ankaŭ diradis, ke la cezaro freneziĝis, ke li ordonis al la pretorianoj kaj gladiatoroj ataki la popolon kaj elbuĉi ĝin. Kelkaj ĵuris je la dioj, ke laŭ la ordono de la Kuprobarba ellasitaj estis la bestoj el ĉiuj bestejoj. Oni vidis sur la stratoj leonojn kun flamantaj kolharoj, furiozajn elefantojn kaj urojn, kiuj are piedpremis homojn. Estis eĉ en tio ĉi parto da vero, ĉar kelkloke elefantoj, vidante la proksimiĝantan brulon, disbatis la bestejojn kaj, liberiĝinte, kuregis en la direkton kontraŭan al la fajro, detruante ĉion antaŭ si, kiel uragano. La publika famo nombris dekmilojn da personoj, kiuj pereis en la fajro. Efektive pereis multegaj. Estis tiaj, kiuj, perdinte la tutan