Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

havaĵon aŭ plej karajn personojn, propravole ĵetis sin pro malespero en la flamojn. Aliajn sufokis la fumoj. En la mezo de la urbo, inter Kapitolo unuflanke kaj Kvirinalo, Viminalo kaj Eskivilino aliflanke, same kiel inter Palatino kaj la monteto Celio, kie la stratoj estis pli dense plenkonstruitaj, la brulo komenciĝadis en tiel multaj lokoj, ke tutaj aroj da homoj, forkurante en unu direkton, renkontadis neatendite novan flammuron de la kontraŭa flanko kaj pereadis de terura morto meze de la fajra inundo.

En la teruro, tumulto kaj konsterno oni ne sciis, fine, kien forkuri. La vojoj estis ŝtopitaj per objektoj, kaj en multaj malvastaj lokoj simple barikaditaj. Tiuj, kiuj rifuĝis sur foirejojn kaj placojn, en la loko, kie oni poste konstruis la Amfiteatron de Flavius, apud la templo de Tero, apud la portiko de Livia kaj pli alte, apud la temploj de Junono kaj Lucino, same kiel inter Clivius Vibrius kaj la malnova Eskvilina pordego, ĉirkaŭite ĉiuflanke de maro da fajro, pereis de la ardo. En la lokoj, kien la flamo ne atingis, oni trovis poste centojn da karbobruligitaj korpoj, kvankam tie kaj ie la malfeliĉuloj elŝiris pavimajn platojn kaj, por ŝirmi sin kontraŭ la varmego, eniĝis ĝisduone en la teron. Preskaŭ neniu el la familioj, loĝantaj en la mezo de la urbo, restis senmanka, tial laŭlonge de la muroj kaj ĉe ĉiuj pordegoj oni aŭdis malesperan hurladon de virinoj, vokantaj la karajn nomojn de tiuj, kiuj pereis en la interpremo aŭ en la fajro.

Kaj tial, dum unuj petegis de la dioj la almozon de kompato, aliaj blasfemis al ili pro la terurega malfeliĉo. Oni vidis maljunulojn, turnitajn al la templo de Jovo Liberiganto, kiuj etendante la brakojn, vokis: „Vi estas savanto, savu vian altaron kaj la urbon!” La malespero tamen direktadis sin ĉefe kontraŭ la malnovajn romajn diojn, kiuj, laŭ la kompreno de la loĝantaro, havis la devon pli zorgeme, ol aliaj, gardi la urbon. Ili montriĝis senfortaj, do oni insultis ilin. Aliflanke okazis, ke kiam sur Via Asinaria montriĝis taĉmento da egiptaj pastroj, transkondukantaj statuon de Izido, kiun oni savis el la templo, staranta proksime de Porta Caelimontana, la amaso ĵetis sin inter la taĉmenton, kromjungis sin al la veturilo, altiris ĝin ĝis la Appia pordego kaj, ekkaptinte la statuon, lokis ĝin en la templon de Marso, kontuzinte ĉe tio la pastrojn de tiu ĉi lasta dio, kiuj kuraĝis kontraŭstari. En aliaj lokoj oni alvokadis Serapison, Baalon aŭ Jehovon, kies konfesantoj, elsvarminte el la stratetoj en la ĉirkaŭaĵoj de Suburra kaj Transtibro, pleni-