gadis per krioj kaj vokoj la kampojn, kuŝantajn apud la muroj. En iliaj krioj sonis tamen kvazaŭ tonoj de triumfo, tial do, dum unuj el la loĝantoj miksis sin kun la ĥoro, gloranta la „Sinjoron de la mondo”, aliaj, indignitaj pro tiu ĉi ĝoja bruado, penis ĝin perforte silentigi. Tie kaj ie oni aŭdis aĝofortajn virojn, maljunulojn, virinojn kaj infanojn, kantantajn kantojn strangajn kaj solenajn, kies signifon oni ne povis kompreni, sed en kiuj ripetiĝadis ĉiumomente la vortoj: „Jen venas la juĝisto en la tago de koler’ kaj detruo”. Tiel la moviĝema kaj sendorma homa ondo ĉirkaŭadis la brulantan urbon, simile al maltrankvila maro.
Sed nenion helpis la malespero, nek la blasfemoj, nek la kantoj. La malfeliĉo ŝajnis nevenkebla, kompleta kaj senindulga, kiel Fato. Apud la Amfiteatro de Pompejus ekbrulis magazenoj de kanabo kaj ŝnuroj, da kiuj multege oni bezonis por cirkoj, arenoj kaj ĉiaspecaj maŝinoj, uzataj ĉe cirkludoj, kaj kune ekbrulis apudaj konstruaĵoj, entenantaj barelojn kun peĉo, per kiu oni ŝmiris la ŝnurojn. Dum kelkaj horoj la tuta parto de la urbo, trans kiu kuŝis la kampo de Marso, lumis per tiel hele-flava flamo, ke al rigardantoj, duonkonsciaj pro teruro, ŝajnis, ke la ordo de tago kaj nokto estas ankaŭ konfuzita kaj ke ili vidas la brilon de la suno. Sed poste sangoruĝa, unuaspekta brulo superis ĉiujn aliajn kolorojn de la flamoj. El la maro da fajro ŝprucadis al la brulruĝa ĉielo kvazaŭ grandegaj fontanoj kaj flamaj kolonoj, disblovante sin supre en fajrajn tufojn kaj plumojn; la vento forkaptadis ilin, ŝanĝadis en orajn fadenojn kaj harojn da fajreroj kaj portis for, super Kampanio, ĝis la Albana montaro. La nokto iĝadis ĉiam pli luma; la aero mem ŝajnis saturita ne nur de brilo, sed ankaŭ de flamo. Tibro fluis, kvazaŭ rivero de fajro. La malfeliĉa urbo ŝanĝis sin en unu inferon. La brulego ekposedadis ĉiam pli grandajn spacojn, konkeradis atake la montetojn, disverŝadis sin tra la valoj, inundadis la ebenaĵojn, furiozis, bruis, tondris.