Macrinus, teksisto, en kies domon oni alportis Viniciuson,
lavis lin, provizis per vesto kaj nutris, post kio la juna
tribuno, plene reakirinte la fortojn, deklaris, ke ankoraŭ la
saman nokton li komencos pluan serĉadon de Linus. Macrinus,
kiu estis kristano, konfirmis la vortojn de Chilo, ke Linus kune
kun supera pastro, Klemenso, iris en Ostrianon, kie Petro estis
baptonta tutajn arojn da adeptoj de la nova instruo. La
kristanoj de la kvartalo sciis, ke Linus antaŭ du tagoj konfidis
sian domon al la gardado de iu Gaius. Por Vinicius ĝi
prezentis pruvon, ke nek Ligia, nek Ursus restis hejme kaj ke
sendube ili ankaŭ iris Ostrianon.
Tiu ĉi penso estis por li grandega konsolo. Linus estis maljunulo, al kiu malfacile estis ĉiutage iradi el Transtibro ekster la malproksiman Nomentanan pordegon kaj revenadi el tie Transtibron, verŝajne do li ekloĝis por tiuj kelkaj tagoj ĉe iu el la konfesantoj ekster la muroj, kaj kune kun li ankaŭ Ligia kaj Ursus. Tiumaniere ili evitis la brulegon, kiu ĝenerale ne transportiĝis al la alia deklivo de la Eksvilina montaĵo. Vinicius vidis en ĉio antaŭgardon de Kristo; li eksentis super si Lian zorgemon kaj kun koro, plena de amo pli granda, ol iam antaŭe, li ĵuris al Li en la animo pagi per sia tuta VIVO tiujn ĉi evidentajn signojn de favoro.
Tiom pli urĝe li tamen deziris atingi Ostrianon. Li retrovos Ligian, li retrovos Linuson kaj Petron kaj kunprenos ilin for, en iun el siaj posedaĵoj, eĉ en Sicilion. Jen Romo flamas kaj post kelkaj tagoj restos el ĝi nur amaso da cindroj, por kio do ili restu ĉi tie, kontraŭ la katastrofo kaj kontraŭ la senbridiĝinta loĝantaro! Tie, for, ĉirkaŭos ilin taĉmentoj da disciplinitaj sklavoj, ĉirkaŭos ilin la sereno de kamparo kaj ili vivos trankvile, sub la gardo de Kristo, benataj de Petro.
Li nur retrovu nun ilin!
Sed tio ĉi ne estis facila afero. Vinicius memoris, kun kia peno li trabatis sin de Via Appia en Transtibron kaj kiel li devis rondiri, por atingi la Havenan vojon, li do decidis ĉirkaŭiri nun la urbon de la kontraŭa flanko. Irante la Triumfan