vojon, oni povis tien atingi, antaŭeniĝante laŭlonge de la rivero ĝis la ponto de Aemilius, kaj de tie, pasante preter Pincius, laŭlonge de la kampo de Marso, apud la ĝardenoj de Pompejus, Lucullus kaj Sallustius, trapenetri sur Vian Nomentanan. Ĝi estis la plej mallonga vojo, sed same Macrinus, kiel Chilo, malkonsilis ĝin riski. La fajro, vere, ne ekposedis ĝis nun tiun parton de la urbo, sed ĉiuj placoj kaj stratoj povis esti tute ŝtopitaj de homoj kaj iliaj havaĵoj. Chilo konsilis iri tra Ager Vaticanus ĝis Porta Flaminia, tie transriveriĝi kaj paŝi pluen ekster la muroj, post la ĝardenoj de Acilius, al Porta Salaria. Vinicius, post momenta hezitado, konsentis tiun ĉi konsilon.
Macrinus devis gardoresti hejme, sed li provizis du mulojn, kiuj povis servi ankaŭ por la plua vojiro por Ligia. Li volis ankaŭ doni sklavon, sed Vinicius rifuzis, supozante, ke kiel jam okazis antaŭe, iu ajn taĉmento da pretorianoj, renkontita envoje, subiĝos al lia komando.
Kaj post momento li ekiris kun Chilo tra Pagus Janiculensis al la Triumfa vojo. En liberaj lokoj tie kaj ie estis tendaroj, ili tamen trapuŝadis sin kun malpli granda peno, ĉar pliparto de la loĝantoj forkuris al la maro laŭ la Havena vojo. Post la pordego Septimiana ili rajdis inter la rivero kaj la grandiozaj ĝardenoj de Domitia, kies potencaj cipresoj ruĝe brilis de la brulo, kvazaŭ de subiranta suno. La vojo iĝadis pli libera, iafoje nur ili devis batali kun torentoj da alfluantaj kamparanoj. Vinicius pelis la mulon, kiom li povis, kaj Chilo, rajdante tuj post li, parolis dum la tuta vojo kun si mem:
— Jen la brulo restis post ni kaj nun ĝi varmigas niajn dorsojn. Neniam ankoraŭ sur tiu ĉi vojo estis tiel lume en nokto. Ho Zeŭso! se vi ne faligos pluvegon sur tiun brulon, ĝi pruvos, ke vi ne amas Romon. La homa povo ne estingos tiun fajron. Tia urbo, al kiu servis Grekujo kaj la tuta mondo! Kaj nun iu ajn greko povos rosti sian fabon en ĝiaj cindroj! Kiu ĝin supozus!.... Kaj ne estos plu Romo, nek la romaj sinjoroj!.... Kaj kiu volos paŝi sur la brulrestaĵoj, kiam ili malvarmiĝos, kaj fajfi, tiu fajfos senpune. Ho dioj, fajfi je tia mondreganta urbo! Kiu el la grekoj, aŭ eĉ el la barbaroj, povus ĝin supozi?.... Tamen oni povos fajfi, ĉar amaso da cindroj, Ĉu ĝi restas post fajro de paŝtistoj, aŭ post bruligita urbo, estas nur amaso da cindroj, kiujn pli aŭ malpli frue vento disblovos. Tiel parolante, li turnadis sin momente al la brulo kaj