Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigardis la fajrajn ondojn kun vizaĝo kune malbona kaj ĝoja. Poste li parolis plu:

— Ĝi pereas! pereas! kaj ĝi ne estos plu sur la tero. Kien la mondo nun sendados sian grenon, sian olivoleon kaj sian. monon? Kiu elpremados el ĝi oron kaj larmojn? Marmoro ne forbrulas, sed polviĝas en fajro. Kapitolo falos en rubojn, Palatino falos en rubojn. Ho Zeŭso! Romo estis kiel ŝafisto, kaj la aliaj popoloj — kiel ŝafoj- Kiomfoje la ŝafisto malsatis, li buĉis unu el la ŝafoj, kaj al vi, patro de la dioj, oferis la felon. Kiu buĉados de nun, ho Nuboreganto, kaj en kies manojn vi metos la ŝafistan vipon? Ĉar Romo brulas, patro, tute, kvazaŭ vi mem fajrigus ĝin per tondro.

— Rapidu! — urĝis Vinicius — kion vi tie faras?

— Mi priploras Romon, sinjoro — respondis Chilo. — Tia jova urbo!....

Kaj dum ia tempo ili rajdis en silento, aŭskultante la krakadon de la brulego kaj bruadon de birdaj flugiloj. Kolomboj, kiuj amase nestis apud palacoj kaj urbetoj de Kampanio, kaj kune ĉiaspecaj kampaj birdoj el apud la maro kaj el la proksimaj montaroj, al kiuj la brilo de la brulo ŝajnis videble la taga lumo, grandare blinde flugis en la fajron.

Vinicius la unua interrompis la silenton.

— Kie vi estis, kiam la fajro eksplodis?

— Mi estis iranta, sinjoro, al mia amiko, Euricius, kiu havis butikon apud la Granda cirko, kaj mi estis ĝuste meditanta pri la instruo de Kristo, kiam oni komencis krii: „Brulas!” Homoj amasiĝis ĉe la cirko, por ĝin savi kaj pro scivolo, sed kiam la flamoj ekregis la tutan cirkon, kaj krome komencis montri sin samtempe en aliaj lokoj, oni devis pensi pri la propra savo.

— Ĉu vi vidis homojn, ĵetantajn torĉojn en la konstruaĵojn?

— Kion mi ne vidis, nepo de Eneo! Mi vidis homojn, trabatantajn al si per glavo la vojon en la interpremo; mi vidis batalojn kaj homajn internaĵojn, dispremitajn sur la tero. Ha, sinjoro, se vi tion rigardus, vi kredus, ke barbaroj konkeris la urbon kaj buĉas la popolon. La homoj ĉirkaŭe kriis, ke venis fino de la mondo. Kelkaj tute perdis la prudenton kaj, rezigninte la forkuron, atendis senpense, ke ĉirkaŭu ilin la flamoj. Aliaj freneziĝis, aliaj hurlis pro malespero, sed mi vidis ankaŭ tiajn, kiuj hurlis pro ĝojo, ĉar en la mondo, ho sinjoro, estas multaj malbonuloj, kiuj ne scias taksi la bonfarecon de via milda regado kaj tiujn justajn leĝojn, laŭ kiuj vi for-