Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

prenas de ĉiuj, kion ili havas, kaj proprigas ĝin al vi. La homoj ne scias paciĝi kun la volo de la dioj.

Vinicius estis tro absorbita per la propraj pensoj, por rimarki la ironion, vibrantan en la vortoj de Chilo. Tremo de teruro trakuradis lin je la nura penso, ke Ligia povus troviĝi meze de tiu ĥaoso, sur tiuj teruraj stratoj, kie oni dispremadis sur la tero homajn internaĵojn. Do, kvankam pli ol dek fojojn li jam demandis de Chilo ĉion, kion tiu ĉi povis scii, li turniĝis al li ankoraŭ foje:

— Ĉu vi ilin vidis en Ostriano per la propraj okuloj?

— Mi vidis, filo de Venuso, mi vidis la fraŭlinon, la bonan ligon, la sanktan Linuson kaj Petron la apostolon.

— Antaŭ la brulo?

— Antaŭ la brulo, Mitro!

Sed en la animo de Vinicius naskiĝis dubo, ĉu Chilo ne mensogas, do, haltiginte la mulon, li rigardis severe la maljunan grekon kaj demandis:

— Kion vi tie faris?

Chilo konfuziĝis. Ŝajnis al li, vere, kiel al multaj homoj, ke kune kun la pereo de Romo venas ankaŭ fino de la roma regado, sed dume li estis sola kun Vinicius, kaj li memoris, ke la lasta malpermesis al li, minacante teruran punon, spioni la kristanojn, precipe Linuson kaj Ligian.

— Sinjoro — li diris — kial vi ne kredas al mi, ke mi ilin amas? Jes! mi estis en Ostriano, ĉar mi estas duone kristano. Pyrrho instruis min respekti virton pli, ol filozofion, do ĉiam pli mi inklinas al virtuloj. Krom tio, sinjoro, mi estas malriĉa, kaj kiam vi, Jovo, estis en Antiumo, mi ofte suferis malsaton ĉe miaj libroj, do mi sidiĝadis apud la muro de Ostriano, ĉar la kristanoj, kvankam mem malriĉaj, disdonas pli da almozoj, ol ĉiuj aliaj loĝantoj de Romo kune.

Tiu ĉi motivo ŝajnis al Vinicius sufiĉa, li do demandis malpli severe:

— Kaj vi ne scias, kie por tiu ĉi tempo ekloĝis Linus?

— Vi foje punis min kruele por mia scivolo, sinjoro — respondis la greko.

Vinicius silentiĝis, kaj ili rajdis pluen.

— Sinjoro — diris Chilo post momento — vi ne retrovus la fraŭlinon sen mia helpo, sed se ni ŝin retrovos, ĉu Vi ne forgesos pri la malriĉa saĝulo?

— Vi ricevos domon kun vinberejo apud Ameriolo — respondis Vinicius.