Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Dankon al vi, Herkulo! Kun vinberejo?.... Dankon al vi! Ho jes, kun vinberejo!

Ili pasis nun la altaĵojn de Vatikano, kiuj ruĝe brilis de la brulo, sed post Naumachia ili direktiĝis dekstren, por, transirinte la Vatikanan kampon, proksimiĝi al la rivero kaj transiĝinte sur la alian bordon, atingi ĝis Porta Flaminia. Subite Chilo haltigis la mulon kaj diris:

— Sinjoro! bona ideo venis en mian kapon.

— Parolu — respondis Vinicius.

— Inter Janiculo kaj Vatikano, post la ĝardenoj de Agrippina, estas subteraĵoj, el kiuj oni prenadis ŝtonojn kaj sablon, por konstrui la cirkon de Nero. Aŭskultu min, sinjoro! En la lasta tempo la judoj, kiuj, kiel vi scias, estas multegaj en Transtibro, komencis kruele persekuti la kristanojn. Vi memoras, ke jam en la tempo de la dia Claudius estis inter ili tiaj malpacoj, ke la cezaro estis devigita ekzili ilin el Romo. Nun, kiam ili revenis kaj kiam, dank al la protektado de la aŭgustino, ili sentas sin sekuraj, tiom pli malhumile ili traktas la kristanojn. Mi scias tion! mi ĝin vidis. Neniu edikto kontraŭ la kristanoj estas eldonita, sed la judoj akuzas ilin antaŭ la urboprefekto, ke ili murdas infanojn, adoras azenon, proklamas instruon, ne aprobitan de la senato, kaj mem ili atakas la kristanojn kaj invadas iliajn preĝodomojn tiel obstine, ke la kristanoj devas sin kaŝi.

— Kion do vi volas diri? — demandis Vinicius.

— Tion, sinjoro, ke la sinagogoj ekzistas malkaŝe en Transtibro, sed la kristanoj, volante eviti persekutadon, devas preĝi kaŝite kaj ili kunvenas en forlasitaj budoj ekster la urbo, aŭ en sablejoj. Tiuj, kiuj loĝas en Transtibro, elektis al si ĝuste tiun sablejon, kiun oni estigis por la konstruado de la cirko kaj de multaj domoj laŭlonge de Tibro. Nun, kiam la urbo pereas, sendube la konfesantoj de Kristo preĝas. Ni trovos sennombran amason da ili en la subteraĵo, tial mi konsilas al vi, ke ni ĝin vizitu envoje.

— Vi ja diris, ke Linus iris Ostrianon! — ekkriis malpacience Vinicius.

— Sed vi promesis al mi domon kun vinberejo apud Ameriolo — respondis Chilo — do mi volas serĉi la fraŭlinon ĉie, kie mi povas esperi ŝin trovi. Post la eksplodo de la brulo ili povis reveni Transtibron.... Ili povis ĉirkaŭiri la urbon, kiel ni ĝin nun ĉirkaŭiras Linus havas domon, eble li volis esti pli proksime al la domo, por vidi, ĉu la brulo ne