Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekregos ankaŭ tiun kvartalon. Se ili revenis, tiam mi ĵuras al vi, sinjoro, je Persefono, ke ni trovos ilin preĝantajn en la subteraĵo, kaj en malplej bona okazo ni ricevos informojn pri ili.

— Vi estas prava, sekve konduku! — diris la tribuno.

Chilo sen momenta pripenso direktiĝis maldekstren, al monteto. Por momento la deklivo de tiu monteto kovris de ili la brulon, tiel, ke kvankam apudaj altaĵoj estis en lumo, ili mem troviĝis en ombro. Pasinte preter la cirko, ili direktiĝis ankoraŭ foje maldekstren kaj eniris specon de intermontaĵo, en kiu estis tute mallume. Sed en tiu ĉi mallumo Vinicius distingis amasojn da flagrantaj lanternoj.

— Ĵen ili! — diris Chilo. — Ili estos hodiaŭ pli multaj, ol ordinare, ĉar aliaj preĝodomoj forbrulis aŭ estas plenaj de fumo, kiel la tuta Transtibro.

— Jes! mi aŭdas kantadon — respondis Vinicius.

Efektive, el malluma malfermaĵo supre aŭdiĝadis kantantaj homaj voĉoj, kaj la lanternoj malaperadis en ĝi unu post la alia. Sed ankaŭ el flankaj intermontaĵoj elŝovadis sin ĉiam novaj figuroj, tiel, ke post ia tempo Vinicius kaj Chilo troviĝis meze de tuta aro da homoj.

Chilo deiris de la mulo kaj, farinte signon al knabo, kiu iris apude, diris al li:

— Mi estas pastro de Kristo kaj episkopo. Tenu niajn mulojn, kaj vi ricevos mian benon kaj pardonon por la pekoj.

Poste, ne atendante respondon, li enmetis la kondukilojn en lian manon, kaj mem aliĝis kun Vinicius al la iranta aro.

Post momento ili malsupreniris en la subteraĵon kaj paŝis antaŭen ĉe malklara brilo de la lanternoj laŭlonge de malluma koridoro, ĝis ili atingis vastan kavernon, el kiu videble oni antaŭe prenadis ŝtonojn, ĉar la muroj estis formitaj el iliaj freŝaj rompaĵoj.

Estis tie pli lume, ol en la koridoro, ĉar krom meĉlampoj kaj lanternoj brulis torĉoj. Ĉe ilia lumo Vinicius ekvidis tutan amason da homoj, genuantaj kun suprenetenditaj brakoj. Ligian, Petron la apostolon aŭ Linuson li povis nenie rimarki, anstataŭe ĉirkaŭis lin ĉiuflanke vizaĝoj solenaj kaj emociitaj. En kelkaj videbla estis atendo, timo, espero. La lumo rebrilis sur la suprenlevitaj okulblankoj, ŝvito gutis de la fruntoj, palaj, kiel kreto; kelkaj kantis kantojn, aliaj febre ripetadis la nomon de Jesuo, kelkaj batis siajn brustojn. En ĉiuj oni vidis, ke ili atendas ĉiumomente ion eksterordinaran.