Subite la kantoj eksilentis kaj super la kunvenintoj, en niĉo, formita pro elpreno de grandega rokpeco, montriĝis la konata al Vinicius Crispus, kun vizaĝo kvazaŭ duonkonscia, pala, fanatika kaj severa. La okuloj turnis sin al li, kvazaŭ atendante vortojn de kuraĝigo — kaj li, beninte per krucosigno la kunvenintojn, parolis per voĉo rapida kaj preskaŭ simila al krio; — Pentu pro viaj pekoj, ĉar la momento alvenis. Jen sur la urbon de krimo kaj malvirto, jen sur la novan Babilonon la Sinjoro pluvigis pereigan flamon. Ekbatis la horo de l' juĝo, kolero kaj pereo.... La Sinjoro antaŭdiris Sian alvenon, kaj baldaŭ vi Lin ekvidos! Sed Li ne venos jam, kiel Ŝafido, kiu oferis Sian sangon pro viaj pekoj, sed kiel severega juĝisto, kiu en Sia justeco profundigos en abismon la pekulojn kaj nekredantojn.... Ve al la mondo kaj ve al la pekuloj, ĉar ne estos plu kompato por ili!.... Mi vidas Vin, Kristo! La steloj pluve falas sur la teron! La suno mallumiĝas, la tero malfermiĝas en abismojn, mortintoj leviĝas, kaj Vi venas meze de sonoj de trumpetoj, meze de taĉmentoj da anĝeloj, meze de tondroj kaj uraganoj. Mi vidas Vin, ho Kristo!
Ĉe tiuj ĉi vortoj li eksilentis kaj, levinte la vizaĝon, ŝajnis fiksi la rigardon sur io malproksima kaj terura. Kaj subite en la subteraĵo aŭdiĝis obtuza tondro, unu, dua kaj deka; en la flamanta urbo tutaj stratoj de brulkonsumitaj domoj komencis falegi teren kun grandega bruo. Sed al plimulto de la kristanoj tiuj, ĉi sonoj ekŝajnis klara signo, ke la terura horo alvenas, ĉar la kredo pri la baldaŭ okazonta dua veno de Kristo kaj pri la fino de la mondo estis inter ili eĉ antaŭe ĝenerala, kaj nun plifortigis ĝin ankoraŭ la brulego de la urbo. Tial la timo de Dio ekregis la kunvenintojn. Multaj voĉoj komencis ripeti: „La tago de l' juĝo.... Jen ĝi venas!” Kelkaj kovris la vizaĝojn per la manoj, konvinkite, ke tuj la tero ektremos sur siaj fundamentoj kaj el ĝiaj abismoj eliros inferaj monstroj, por ĵeti sin sur la pekulojn. Aliaj vokis: „Kristo, kompatu! Savinto, estu kompata!”.... — aliaj laŭte konfesadis siajn pekojn, aliaj fine ĵetadis - sin reciproke en la brakojn, por en la terura momento havi apud si iujn ami kajn korojn.
Sed estis ankaŭ tiaj homoj, kies vizaĝoj, kvazaŭ tiuj de ĉielprenitoj, plenaj de superteraj ridetoj, ne elmontris timon. En kelkaj lokoj aŭdiĝis kantotonoj: en la religia ekstazo homoj komencis krii nekompreneblajn vortojn en nekompren-