eblaj lingvoj. Iu el malluma angulo de la kaverno vokis: „Vekiĝu, kiu dormas!” Ĉion tamen superbruis la krio de Crispus: „Estu pretaj! estu pretaj!”
lafoje tamen ekregadis silento, kvazaŭ ĉiuj, retenante la spiron en la brustoj, atendus tion, kio okazos. Kaj tiam oni aŭdis malproksimajn tondrojn de kvartaloj, falantaj en rubojn, post kio denove eksonadis ĝemoj, preĝoj, kantotonoj kaj voĉoj: „Savinto, kompatu nin!” lafoje Crispus ekparoladis kaj kriis: „Rezignu la terajn riĉaĵojn, ĉar baldaŭ vi ne havos plu la teron sub la piedoj! rezignu la terajn sentojn, ĉar la Sinjoro pereigos tiujn, kiuj pli ol Lin amis siajn edzinojn kaj infanojn. Ve al tiu, kiu ligis sian koron pli al kreito, ol al la Kreinto! ve al potenculoj! ve al luksamantoj! ve al malvirtuloj! ve al viro, virino kaj infano!”
Subite bruego pli forta, ol la antaŭaj, ekskuis la ŝtonminejon. Ĉiuj falis teren, etendante la brakojn krucforme, por per tiu ĉi signo defendi sin kontraŭ malbonaj spiritoj- Sekvis silento, en kiu oni aŭdis nur rapidajn spirojn, plenajn de teruro flustrojn: „Jesuo, Jesuo, Jesuo!” kaj ialoke ploron de infanoj. Subite super tiu ĉi nigra, kuŝanta homamaso iu trankvila voĉo diris:
— Pacon al vi!
Ĝi estis la voĉo de Petro la apostolo, kiu antaŭ momento eniris la kavernon. Pro la sono de liaj vortoj la teruro pasis en unu momento, kiel pasas teruro de ŝafaro, meze de kiu aperis la ŝafisto. La homoj leviĝis de la tero, pli proksimaj komencis premi sin al liaj genuoj, kvazaŭ serĉante defendon sub liaj flugiloj; Petro etendis super ili la manojn kaj parolis: — Kial vi timas en viaj koroj? Kiu el vi antaŭscias, kio povas lin trafi, antaŭ ol la horo alvenos? La Sinjoro punis per fajro Babilonon, sed al vi, kiujn lavis bapto kaj kies pekojn pardonigis la sango de la Ŝafido, elmontrita estos Lia kompato kaj vi mortos kun Lia nomo en viaj buŝoj. Pacon al vi!
Post la severaj kaj senkompataj vortoj de Crispus la vortoj de Petro venis, kiel balzamo, al la ĉeestantoj Anstataŭ la timo de Dio ekregis ilin amo al Dio. Tiuj ĉi homoj retrovis tian Kriston, kian ili amis el la rakontoj de Petro — ne senkompatan juĝiston, sed dolĉan kaj paciencan Ŝafidon, kies kompatemo centfoje superis la homan malbonecon. La sento de konsolo ekregis la tutan amason kaj kuraĝo kune kun dankemo al la apostolo plenigis iliajn korojn. Voĉoj el diversaj