Ĉi tiu paĝo estas provlegita
flankoj komencis voki: „Ni estas viaj ŝafoj, paŝtu nin”. Pli proksimaj parolis: „Ne forlasu nin en la tago de pereo!” Kaj ili genuiĝadis ĉe liaj genuoj, kion vidante, Vinicius proksimiĝis, ekkaptis la randon de lia mantelo kaj, klininte la kapon, diris:
— Sinjoro, helpu min! Mi serĉis ŝin en la fumoj de la brulego kaj en la homa interpremo, kaj nenie mi povis ŝin trovi, sed mi kredas, ke vi povas redoni ŝin al mi.
Kaj Petro metis la manon sur lian kapon.
— Fidu — li diris — kaj sekvu min.