La urbo brulis senĉese. La Granda cirko falis en rubojn,
kaj poste en la kvartaloj, kiuj la unuaj komencis bruli, falegadis
tutaj stratoj kaj stratetoj. Post ĉiu tia falo fajraj kolonoj
leviĝadis momente ĝis la ĉielo. La vento ŝanĝiĝis kaj
blovis nun kun grandega forto flanke de la maro, portante al
Celio, al Eskvilino kaj Viminalo ondojn da fajro, brulaĵoj
kaj karbopecoj. Oni jam tamen komencis pensi pri savo. Laŭ
la ordono de Tigellinus, kiu en la tria tago alkuris el Antiumo,
oni komencis detrui la domojn sur Eskvilino, por ke la fajro,
renkontinte malplenajn lokojn, mem estingiĝu. Ĝi estis
tamen vana helpo, entreprenita por savi la ceteron de la urbo,
ĉar pri savo de tio, kio jam estis brulanta, oni eĉ ne povis
pensi. Oni decidis ankaŭ antaŭgardi kontraŭ pluaj sekvoj de
la katastrofo. Kune kun Romo pereis ĝiaj senlimaj riĉaĵoj,
pereis la tuta havaĵo de la civitanoj, tiel, ke ĉirkaŭ la muroj
tendovagis nun centmiloj da kompletaj mizeruloj. Jam en la
dua tago malsato sentigis sin al tiu homamaso, ĉar la grandegaj
provizoj da nutraĵo, kolektitaj en la urbo, brulis kune
kun ĝi, kaj en la ĝenerala ĥaoso kaj malordiĝo de la oficoj
neniu ekpensis ĝis nun pri venigo de novaj provizoj. Nur
post la alveno de Tigellinus oni sendis en Ostion la konformajn
ordonojn, sed dume la popolo komencis alpreni ĉiam pli minacan
sintenon.
La domon apud Aqua Appia, en kiu dume loĝis Tigellinus, ĉirkaŭadis amasoj da virinoj, kriantaj de mateno ĝis malfrua nokto: „panon kaj tegmenton!” Vane la pretorianoj, venigitaj el la granda tendaro, staranta inter Via Salaria kaj Nomentana, penis gardi ian ordon. Tie kaj ie oni ilin malkaŝe kontraŭstaris armite, aliloke senarmaj homaj aroj, montrante la brulantan urbon vokis: „murdu nin kontraŭ tiu fajro!” Oni minacis al la cezaro, al la aŭgustanoj, al la pretoriaj soldatoj, kaj la ekscito kreskis kun ĉiu horo tiel, ke Tigellinus, rigardante nokte la milojn da fajroj, dismetitaj ĉirkaŭ la urbo, parolis al si mem, ke tio estas fajroj de malamika tendaro. Laŭ lia ordono oni venigis, krom faruno, laŭeble grandan