nombron da pretaj panbuloj, kiujn oni kolektis ne nur el Ostio, sed el ĉiuj proksimaj urboj kaj vilaĝoj. Apenaŭ tamen la unuaj sendaĵoj venis nokte en Emporium, la popolo elrompis la pordegon flanke de Aventino kaj disrabis en unu sekundo la provizojn, kaŭzante teruran konfuzon. Ĉe la brilo de la brulruĝo oni batalis pro panbuloj, da kiuj amason oni piedpremis en la teron. La faruno el disŝiritaj sakoj kovris kvazaŭ per neĝo la tutan spacon, de la grenejoj ĝis la Arko de Drusus kaj Germanicus, kaj la tumulto daŭris, ĝis soldatoj posteniĝis ĉe ĉiuj konstruaĵoj kaj komencis forpeli la amasojn per sagoj kaj ĵetaĵoj.
Neniam, de la galla invado en la tempo de Brennus, trafis Romon simila batego. Oni ankaŭ komparadis kun malespero tiujn ambaŭ brulojn. Sed tiam restis almenaŭ Kapitolo. Nun Kapitolo ankaŭ estis ĉirkaŭita de terura fajrokrono. La marmoroj ne flamis, vere, sed en nokto, kiam vento disŝovadis por momento la flamojn, oni vidis vicojn de la kolonoj de la supera templo de Jovo, ardantajn kaj brilantajn rozkolore, kvazaŭ ardantaj karboj. Fine en la tempo de Brennus Romo havis popolon disciplinitan, unugentan, amantan la urbon kaj la altarojn, dum nune ĉirkaŭ la muroj de la brulanta Romo tendovagis amasoj diverslingvaj, konsistantaj plejparte el sklavoj kaj liberigitoj, ribelemaj, senbridaj kaj pretaj sub la premo de mizero turni sin kontraŭ la aŭtoritatulojn kaj kontraŭ la urbon.
Sed la amplekso mem de la brulego, pleniganta la korojn per teruro, paralizis certagrade la amason. La plagon de fajro estis sekvonta la plago de malsato kaj de malsanoj, ĉar, Je pli granda malfeliĉo, venis terura julia varmego. La aeron, brulantan de la fajro kaj suno, oni ne povis spiri. La noktoj ne nur ne malpliigadis la varmegon, sed iĝadis simple inferaj. Tage terura kaj korprema vidaĵo prezentis sin al la okuloj. En la mezo — la grandega urbo sur la montaĵoj, ŝanĝita en unu bruegantan vulkanon, kaj ĉirkaŭe, ĝis la Albana montaro — unu senlima tendaro, konsistanta el tendoj, budoj, brandĉaĵoj, veturiloj, puŝĉaroj, portiloj, butikoj, fajroj, ĉio vualita de fumo, polvo, lumigita de rustaj radioj de la suno, pasanta tra la brulo, plena de bruo, krioj, minacoj, malamo kaj timo, terura bildo de viroj, virinoj kaj infanoj. Meze de la kviritoj — grekoj, vila: unuokululoj el la nordo, afrikanoj kaj azianoj; meze de la civitanoj — sklavoj, liberigitoj, gladiatoroj, komercistoj, metiistoj, kamparanoj kaj soldatoj,