vera maro da homoj, ĉirkaŭverŝanta la insulon de fajro.
Diversaj famoj movis tiun maron, kiel vento movas verajn ondojn. Ili estis favoraj kaj malfavoraj. Oni rakontis pri senmezuraj provizoj da greno kaj da vestoj, kiuj estis venontaj en Emporium kaj senpage disdonotaj. Oni diradis ankaŭ, ke laŭ la ordono de la cezaro ĉiuj provincoj en Azio kaj Afriko estos senhavigitaj de siaj riĉaĵoj, kaj la trezorojn, tiumaniere kolektitajn, oni disdonos inter la loĝantojn de Romo, por ke ĉiu povu konstrui al si propran domon. Sed samtempe oni diskonigadis ankaŭ tiajn novaĵojn, ke la akvo en la akveduktoj estas venenita kaj ke Nero volas detrui la urbon kaj ekstermi ĉiujn loĝantojn senescepte, por translokiĝi en Grekujon aŭ Egipton kaj el tie regi la mondon. Ĉiu famo disvastiĝadis fulmrapide, kaj ĉiu el ili trovadis kredon ĉe la amaso, kaŭzante eksplodojn ĉu de espero, kolero, teruro, aŭ de furiozo. Fine ia febro ekregis tiujn milojn da vaguloj. La kredo de la kristanoj, ke la fino de la mondo pro fajro estas proksima, vastiĝadis ankaŭ inter la konfesantoj de la dioj, ĉiutage pli ĝenerale. La homojn ekregadis konsterno aŭ furiozo. Meze de nuboj, lumigitaj de la brulbrilo, oni vidis la diojn, rigardantajn la pereon de la tero, kaj oni etendadis al ili la brakojn, petante kompaton, aŭ malbenis ilin.
Dume soldatoj, helpataj de certa nombro da loĝantoj, detruadis senĉese la domojn sur Eskvilino, sur Celio kaj en Transtibro, kiu dank' al tio grandparte evitis la pereon. Sed en la urbo mem brulis sennombraj trezoroj, amasigitaj dum jarcentoj de venkoj, netakseblaj artverkoj, grandiozaj temploj kaj plej karaj monumentoj de la roma pasinteco kaj de la roma gloro. Oni antaŭvidis, ke el la tuta urbo estos savitaj apenaŭ kelkaj ekstremaj kvartaloj kaj ke centmiloj da homoj restos sen tegmento super la kapo. Aliaj tamen divastigadis la famon, ke la soldatoj detruas la domojn ne por haltigi la fajron, sed por ke nenio restu el la urbo. Tigellinus en ĉiu letero petegis, ke la cezaro alvenu kaj per sia ĉeesto trankviligu la malesperantan popolon. Sed Nero moviĝis nur tiam, kiam la flamoj ekposedis la domus transitoria, kaj li rapidis, por ne preterlasi la momenton, en kiu la brulego atingos sian plej grandan potencon.