Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XLVII


La fajro atingis dume ĝis Via Nomentana, kaj de ĝi, kun aliiĝo de la vento, turnis sin al Via Lata kaj al Tibro, ĉirkaŭiris Kapitolon, disverŝis sin tra Forum Boarium kaj detruante ĉion, kion ĝi preterlasis en la unua impeto, proksimiĝis denove al Palatino. Tigellinus, kolektinte ĉiujn pretoriajn fortojn, sendis kurieron post kuriero al la proksimiĝanta cezaro, ke li nenion perdos el la grandiozeco de la spektaklo, ĉar la brulo eĉ plikreskis. Sed Nero volis alveni nokte, por tiom pli ĝui la bildon de la pereanta urbo. Tiucele li haltis en la regiono de Aqua Albana kaj, alvokinte en sian tendon la tragikiston Alituruson, li preparis kun lia helpo la sintenon, vizaĝon, rigardon kaj lernis konvenajn gestojn, varme diskutante kun li, ĉu ĉe la vortoj: „ho sankta urbo, vi, kiu ŝajnis pli daŭra, ol Ido”, li levu supren ambaŭ manojn, aŭ, tenante en unu formingon, lasu ĝin fali laŭlonge de la korpo, kaj levu nur la alian. Kaj tiu ĉi demando ŝajnis al li ĉi-momente pli grava, ol ĉiuj aliaj. Ekirinte fine je la krepusko, li interkonsilis ankoraŭ kun Petronius, ĉu en la versojn, dediĉitajn al la katastrofo, ne enmeti kelkajn brilajn blasfemojn kontraŭ la dioj, kaj ĉu tiaj vortoj, konsiderante de la arta vidpunkto, ne devus mem elŝiri sin en simila situacio el la buŝo de homo, perdanta la patrujon.

Ĉirkaŭ la noktomezo li proksimiĝis fine al la muroj, kune kun sia kortego, konsistanta el taĉmentoj da korteganoj, senatanoj, kavaliroj, liberigitoj, sklavoj, virinoj kaj infanoj. Dekses mil pretorianoj, starigitaj batalorde laŭlonge de la vojo, gardis la trankvilecon kaj sekurecon de lia enventuro, tenante kune en certa distanco la ekscititan popolon. La popolo insultis, vere, kriis kaj fajfis je la vido de la cezara anaro, sed ne kuraĝis ĝin ataki. En multaj lokoj aŭdiĝis tamen eĉ aplaŭdoj de ĉifonuloj, kiuj, nenion posedinte, nenion perdis en la brulo, kaj esperis pli malavaran, ol ordinare, disdonadon de greno, olivoleo, vestoj kaj mono. Fine same la kriojn kaj fajfojn, kiel la aplaŭdojn, superbruis la sono de trumpetoj kaj kornoj, kiujn oni ekblovis laŭ la ordono de Tigellinus. Nero, pasinte la Ostian pordegon, haltis momente kaj diris: „Senhejma reĝo de l’ senhejma gento, kien mi metu nokte mian