En la libera aero, ĉe la bruo de l’ brulo kaj ĉe la malproksima murmuro de milhomaj amasoj lia voĉo ŝajnis strange pala, tremanta, malforta, kaj la akompano de la ĥoro sonis kiel zumado de muŝo. Tamen la senatanoj, oficistoj kaj aŭgustanoj, ariĝintaj sur la akvedukto, klinis la kapojn, aŭskultante en silenta admiro. Kaj li kantis longe kaj agordis sin ĉiam pli funebre. En la momentoj, kiam li ĉesadis, por kapti la spiron, la ĥoro ripetadis la lastajn versojn, post kio denove, per gesto, lernita de Aliturus, Nero deĵetadis de la ŝultro sian tragikan syrma, frapadis la kordojn kaj kantis plu. Fininte la antaŭe komponitan kanton, li komencis improvizi, serĉante grandajn komparojn en la spektaklo, kiu etendis sin antaŭ li. Kaj lia vizaĝo komencis iĝadi jen pala, jen ruĝa. Ne tuŝis lin la pereo de la patrourbo, sed li ekstaziĝis kaj emociiĝis pro la patoso de la propraj vortoj tiagrade, ke li subite faligis kun tinto la liuton al la piedoj kaj, ĉirkaŭvolvinte sin per la syrma, restis kvazaŭ ŝtoniĝinta, simila al unu el tiuj statuoj de Niobidoj, kiuj ornamis la korton de Palatino.
Post mallonga momento da silento ektondris urazano da aplaŭdoj. Sed de malproksime respondis al ĝi muĝado de la amaso. Nun neniu jam dubis, ke la cezaro mem ordonis bruligi la urbon, por fari al si spektaklon kaj kanti ĉe ĝi kantojn. Nero, ekaŭdinte tiun krion de centmiloj da voĉoj, turnis sin al la aŭgustanoj kun malgaja, rezignoplena rideto de homo, al kiu oni faras maljustaĵon, kaj diris:
— Jen, kiel la kviritoj scias taksi min kaj poezion.
— Kanajloj! — respondis Vatinius — ordonu al la pretorianoj ataki ilin, sinjoro.
Nero turnis sin al Tigellinus.
— Ĉu mi povas fidi la fidelecon de la soldatoj?
— Jes, dia! — respondis la prefekto.
Sed Petronius movis la ŝultrojn.
— Ilian fidelecon, sed ne ilian nombron — li diris. — Restu dume, kie vi estas, ĉar tie ĉi estas plej sendanĝere, kaj la popolon oni devas kvietigi.
La samon opiniis ankaŭ Seneca kaj Licinius la konsulo. Dume malsupre la ekscito kreskis. La popolo armis sin per ŝtonoj, per tendaj stangoj, per tabuloj el veturiloj kaj puŝĉaroj kaj per diversaj feraĵoj. Post ioma tempo kelkaj kohortestroj venis kun la sciigo, ke la pretorianoj, premataj de la amasoj, kun plej granda peno konservas la batalordon kaj, ne havante ordonon ataki, ne scias, kion fari.