Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Dioj! — diris Nero — kia nokto! Unuflanke la brulo, aliflanke la ondeganta maro de l’ popolo.

Kaj li komencis serĉi pliajn esprimojn, kiuj povus bildi la danĝerecon de la momento, sed vidante ĉirkaŭe palajn vizaĝojn kaj maltrankvilajn rigardojn, li ankaŭ ektimis.

— Donu al mi malhelan mantelon kun kapuĉo! — li ekkriis. — Ĉu vi kredas, ke vere okazos batalo?

— Sinjoro — respondis Tigellinus per necerta voĉo — mi faris ĉion, kion mi povis, sed la danĝero estas grava.... Ekparolu, sinjoro, al la popolo kaj faru al ĝi promesojn.

— Cezaro parolu al la popolaĉo? Faru ĝin iu alia en mia nomo. Kiu akceptos tiun ĉi taskon?

— Mi! — respondis trankvile Petronius.

— Iru, amiko! vi estas al mi plej fidela en ĉiu malfacilaĵo... Iru kaj ne avaru promesojn.

Petronius turnis sin al la cezara sekvantaro kun vizaĝo senzorga kaj moka.

— Ĉeestantaj senatanoj — li diris — krom ili Piso, Nerva kaj Senecio — sekvu min.

Poste li deiris malrapide de la akvedukto, kaj tiuj, kiujn li kunvokis, sekvis lin ne sen hezito, sed kun iom pli granda kuraĝo, kiun inspiris al ili lia trankvileco. Petronius, veninte malsupren de la akvedukto, ordonis doni al si blankan ĉevalon kaj surseliĝinte, ekrajdis fronte de la akompanantoj, inter la profundaj pretorianaj vicoj, al la nigra, muĝanta popolamaso, senarma, havante en la mano nur maldikan eburan bastonon, kiun li uzis ordinare por sin apogi.

Kaj alveninte proksimen, li enpuŝis la ĉevalon en la amason. Ĉirkaŭe, ĉe la lumo de la brulo, oni vidis levitajn brakojn, armitajn per ĉiaspecaj armiloj, fajrantajn okulojn, ŝvitantajn vizaĝojn kaj muĝantajn, ŝaŭmokovritajn buŝojn. Furioza ondo tuj ĉirkaŭverŝis lin kaj lian sekvantaron, post ĝi oni vidis efektive kvazaŭ maron de kapoj, moviĝantan, bolantan, teruran.

La krioj kreskis ankoraŭ kaj ŝanĝis sin en nehoman muĝon; stangoj, forkegoj, eĉ glavoj balancis sin super la kapo de Petronius, rabemaj manoj etendis sin al la brido de lia ĉevalo kaj al li, sed li rajdis ĉiam pli profunden, malvarma, indiferenta, malestima. Iafoje li frapis per la bastono la kapojn de la plej atakemaj, tute kvazaŭ li estus trabatanta al si la vojon en ordinara interpremo, kaj tiu lia certeco, tiu trankvileco mirigis tamen la furiozan popolaĉon. Oni rekonis lin fine kaj multaj