Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

statuo. La kriego kreskis, superbruis la krakojn de la brulo, sonis de ĉiuj flankoj kaj el ĉiam pli profunde, sed la delegito videble volis ankoraŭ ion diri, ĉar li atendis.

Kaj fine, denove ordoninte per levita mano silenton, li vokis:

— Mi promesas al vi panem et circenses; dume ekkriu honore al la cezaro, kiu vin nutras, vestas, poste iru dormi, aĉularo, ĉar baldaŭ krepuskiĝos la mateno.

Dirinte ĉi tion, li turnis la ĉevalon malantaŭen kaj, facile frapante per la bastono la kapojn de tiuj, kiuj baris al li la vojon, forrajdis malrapide al la pretorianaj vicoj.

Post momento li estis apud la akvedukto. Supre li renkontis preskaŭ panikon. Oni ne komprenis tie la ekkrion: panem et circenes, kaj kredis, ke ĝi estas nova eksplodo de furiozo. Oni eĉ ne supozis, ke Petronius saviĝos, tial Nero, ekvidinte lin, alkuris preskaŭ ĝis la ŝtuparo kaj kun vizaĝo, pala de emocio, komencis demandi:

— Kio do? Kio tie okazas? Ĉu oni jam batalas?

Petronius kaptis aeron en la bruston, spiris profunde kaj respondis; — Je Polukso! Ili ŝvitas kaj odoraĉas! Oni donu al mi epilimma, aŭ mi svenos.

Poste li turnis sin al la cezaro.

— Mi promesis al ili — li diris — grenon, olivoleon, malfermon de la ĝardenoj kaj cirkludojn. Ili adoras vin denove kaj kriaĉas per la fenditaj lipoj je via gloro. Dioj, kiel malagrablan odoron havas tiu plebo!

— Mi havis la pretorianojn pretajn — ekkriis Tigellinus. — Kaj se vi ilin ne trankviligus, la kriemuloj eksilentus por ĉiam, Domaĝe, cezaro, ke vi ne permesis al mi uzi forton.

Petronius rigardis iom la parolanton, movis la ŝultrojn kaj diris: — Ĝi ne estas ankoraŭ perdita. Eble vi devos ĝin uzi morgaŭ.

— Ne, ne! — diris la cezaro. — Mi ordonos malfermi al ili la ĝardenojn kaj disdonadi grenon. Dankon al vi, Petronius! Mi aranĝos cirkludojn, kaj tiun ĉi kanton, kiun vi aŭdis hodiaŭ, mi kantos publike.

Dirinte ĉi tion, li metis la manon sur la ŝultron de Petronius, silentis momente, kaj fine, trankviliĝinte, demandis:

— Diru sincere: kia mi ŝajnis al vi, kiam mi kantis?

— Vi indis la spektaklon, kiel la spektaklo indis vin — respondis Petronius.