Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ĈAPITRO XLVIII


La vortoj de la apostolo inspiris fidon en la animojn de la kristanoj. La fino de la mondo ĉiam ŝajnis al ili proksima, ili komencis tamen kredi, ke la terura juĝo ne venos tuj kaj ke antaŭe ili vidos eble ankoraŭ finon de la regado de Nero, kiun ili konsideris kiel regadon de Antikristo, kaj punon de Dio por liaj venĝon vokantaj krimoj. Kuraĝigitaj en siaj koroj, ili komencis disiri post la fino de la preĝoj kaj reveni en siajn provizorajn rifuĝejojn, eĉ en Transtibron, ĉar venis famo, ke la fajro, metita en dekkelkaj lokoj, direktis sin kun ventoŝanĝo al la rivero kaj, konsuminte tie kaj ie, kion ĝi povis konsumi, ĉesis vastiĝadi.

La apostolo, akompanata de Vinicius kaj de la sekvanta ilin Chilo, ankaŭ forlasis la subteraĵon. La juna tribuno ne kuraĝis interrompi lian preĝon, dum ia tempo li paŝis do en silento, nur per la okuloj petegante kompaton kaj tremante de maltrankvilo. Sed multaj personoj venadis ankoraŭ kisi la manojn kaj la vestrandon de la apostolo, patrinoj etendadis al li siajn infanojn, aliaj genuiĝadis en la malluma, longa pasejo kaj, levante supren la lampojn, petis lian benon, aliaj fine, irante preter li, kantis, tiel, ke estis konvena momento nek por demando, nek por respondo. Same estis ankaŭ en la intermontaĵo. Nur kiam ili eliris sur pli liberan spacon, de kiu oni vidis jam la brulantan urbon, la apostolo, krucosigninte ĝin trifoje, turnis sin al Vinicius kaj diris:

— Ne timu. Proksime de ĉi tie estas kabano de fosisto, kie ni trovos Ligian kun Linus kaj kun ŝia fidela servanto. Kristo, kiu ŝin al vi destinis, gardis ŝin por vi.

Vinicius ŝanceliĝis kaj apogis sin per la mano sur roko. La vojo el Antiumo, la okazoj apud la muroj, la serĉado de Ligia meze de la varmegaj fumoj, la sendormo kaj la terura maltrankvilo pro ŝi elĉerpis preskaŭ ĉiujn liajn fortojn, kaj de la lastaj senigis lin la sciigo, ke tiu persono, plej kara al li en la mondo, estas proksime kaj ke post momento li ŝin ekvidos. Ekregis lin subite malforteco tiel granda, ke li ŝovis sin al la piedoj de la apostolo kaj, ĉirkaŭpreninte liajn genuojn, restis tiel, ne povante eldiri eĉ vorton.