Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mondo, Lin solan mi konfesas kaj Lin solan mi adoras!

— Kaj li benos vin kaj vian hejmon — finis la apostolo

Dume ili flankiĝis en alian intermontaĵon, en kies fino oni vidis malklaran lumeton. Petro montris ĝin per la mano kaj diris:

— Jen la kabano de la fosisto, kiu donis al ni rifuĝon, kiam, reveninte kun la malsana Linus el Ostriano, ni ne povis penetri en Transtibron.

Post momento ili alvenis. La kabano estis pli ĝuste kaverno, kavigita en roka abruptaĵo, kiun oni de ekstere fermis per muro, farita el argilo kaj kanoj. La pordo estis fermita, sed tra malfermaĵo, kiu anstataŭis fenestron, oni vidis la internon, lumigitan per fajro.

Iu malhela, grandega figuro leviĝis renkonte al la venintoj kaj komencis demandi:

— Kiuj vi estas?

— Servantoj de Kristo — respondis Petro. — Pacon al vi, Ursus.

Ursus klinis sin al la piedoj de la apostolo, poste, rekoninte Viniciuson, li ekkaptis lian manon je la artiko kaj levis ĝin al la buŝo.

— Ankaŭ vi, sinjoro? — li diris. — Benata estu la nomo de la Ŝafido pro la ĝojo, kiun vi kaŭzos al Callina.

Dirinte ĉi tion, li malfermis la pordon kaj ili eniris. La malsana Linus kuŝis sur fasko da pajlo kun malgrasa vizaĝo kaj frunto flava, kiel eburo. Apud la fajro sidis Ligia, tenante en la mano fasketon da malgrandaj fiŝoj, vicigitaj sur ŝnureto kaj destinitaj videble por la vespermanĝo.

Okupita per detirado de la fiŝoj de la ŝnureto kaj konvinkita, ke la eniranto estas Ursus, ŝi tute ne levis la okulojn. Sed Vinicius alproksimiĝis kaj, elparolinte ŝian nomon, etendis al ŝi la brakojn. Tiam ŝi leviĝis rapide: fulmo de miro kaj ĝojo trakuris ŝian vizaĝon, kaj sen vorto, kiel infano, retrovanta post tagoj de teruro kaj pereo sian patron aŭ patrinon, ŝi ĵetis sin en liajn malfermitajn brakojn.

Li ĉirkaŭprenis ŝin kaj dum ia tempo premis ŝin al la brusto ankaŭ kun tia ĝojekstazo, kvazaŭ ŝi estus mirakle savita. Poste do, disiginte la brakojn, li prenis per la manoj ŝiajn tempiojn, kisis la frunton, la okulojn, kaj denove ŝin ĉirkaŭbrakis, ripetante ŝian nomon, poste klinis sin al ŝiaj genuoj kaj manoj, salutis ŝin, adoris, honoris. Lia ĝojo estis simple senlima, same kiel lia amo kaj feliĉo.