Saltu al enhavo

Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, II.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Fine li komencis rakonti al ŝi, kiel li alkuris el Antiumo, kiel li serĉis ŝin apud la urbaj muregoj kaj meze de la fumoj, en la domo de Linus, kiom da ĉagreno, maltrankvilo kaj teruro li suferis, antaŭ ol la apostolo montris al li ŝian rifuĝejon. — Sed nun — li parolis — kiam mi vin retrovis, mi ne lasos vin ĉi tie, kontraŭ tiu fajro kaj la furiozaj amasoj. Homoj murdas sin reciproke apud la muroj, sklavoj ribelas kaj rabas. Dio sola scias, kiaj novaj plagoj povas ankoraŭ frapi Romon. Sed mi savos vin, Ligia, kaj mi savos vin ĉiujn. Ho mia kara!.... Ĉu vi volas, Ligia, kaj vi ĉiuj, iri kun mi Antiumon? Tie ni prenos ŝipon kaj veturos Sicilion. Miaj posedaĵoj estas Viaj posedaĵoj, miaj domoj estas viaj domoj. Aŭskultu min! En Sicilio ni trovos Aŭlusojn, mi redonos vin al Pomponia kaj poste prenos vin el ŝiaj manoj. Vi ja, carissima, ne timas min plu. Bapto ankoraŭ ne lavis min, sed demandu Petron, ĉu antaŭ momento, irante al vi, mi ne diris, ke mi volas esti vera konfesanto de Kristo, kaj ĉu mi lin ne petis, ke li baptu min, eĉ en tiu ĉi kabano de l’ fosisto. Fidu al mi, Ligia, kaj Vi ĉiuj fidu al mi.

Ligia aŭskultis kun lumanta vizaĝo liajn vortojn. Ĉiuj ili ĉi tie, antaŭe pro persekutoj flanke de la judoj, kaj nun pro la brulo kaj ĥaoso, kaŭzita de la katastrofo, vivis efektive en senĉesa necerteco kaj timo. Forveturo en la trankvilan Sicilion prezentus finon de ĉiuj maltrankviloj kaj kune komencus novan epokon de feliĉo en ilia vivo. Plie, se Vinicius volus kunpreni nur Ligian solan, ŝi certe kontraŭstarus al la tento, ne volante forlasi Petron la apostolon kaj Linuson, sed Vinicius diris ja al ili: „Iru kun mi! miaj posedaĵoj estas viaj posedaĵoj, miaj domoj estas viaj domoj!”

Do, klininte sin al lia mano, por ĝin kisi signe de obeo, ŝi diris:

— Via hejmofajro estas mia hejmofajro.

Poste, hontiĝinte, ke ŝi eldiris la vortojn, kiujn, laŭ la romana moro, diradis nur junedzinoj ĉe la edziniĝo, ŝi ekflamis de ruĝo kaj staris en la brilo de la fajro kun mallevita kapo, necerta, ĉu oni ŝin ne riproĉos pro tio.

Sed en la okuloj de Vinicius bildis sin nur senlima adoro. Li turnis sin poste al Petro kaj ekparolis denove:

— Romo brulas laŭ la ordono de la cezaro. Jam en Antiumo li plendis, ke li neniam vidis grandan brulon. Sed se li ne hezitis antaŭ tia krimo, pensu, kio ankoraŭ povas okazi. Kiu scias, ĉu, veniginte la legiojn, li ne ordonos al ili elmurdi