la loĝantojn? Kiu scias, kiaj proskripcioj sekvos, kiu scias, ĉu post la plago de fajro ne venos la plago de civila milito, de murdoj kaj de malsato? Savu vin, kaj ni savu Ligian. Tie ni traatendos trankvile la uraganon, kaj kiam ĝi pasos, vi revenos por semi denove vian semon.
Ekstere, flanke de Ager Vaticanus, aŭdiĝis, kvazaŭ por konfirmi la timojn de Vinicius, iaj malproksimaj krioj, plenaj de furiozeco kaj teruro. En la sama momento alvenis ankaŭ la fosisto, la mastro de la kabano, kaj rapide ferminte la pordon, ekkriis;
— Homoj murdas sin reciproke apud la cirko de Nero. Sklavoj kaj gladiatoroj ekatakis civitanojn.
— Ĉu vi aŭdas? — diris Vinicius-
— Pleniĝas la mezuro — diris la apostolo — kaj la batoj estos, kiel senlima maro.
Poste li turnis sin al Vinicius kaj, montrante Ligian, diris:
— Prenu tiun ĉi knabinon, kiun Dio al vi destinis, kaj savu ŝin. Linus, kiu estas malsana, kaj Ursus forveturu kun vi.
Sed Vinicius, kiu ekamis la apostolon per la tuta forto de sia pasia animo, vokis:
— Mi ĵuras al vi, majstro, ke mi ne lasos vin ĉi tie al pereo.
— Kaj la Sinjoro benos vin por via bonvolo — respondis la apostolo — sed ĉu vi ne aŭdis, ke Kristo trifoje ripetis al mi apud la lago: „Paŝtu miajn ŝafojn!”
Vinicius eksilentis.
— Se do vi, al kies zorgado neniu min konfidis, diras, ke vi ne lasos min ĉi tie al pereo, kiel vi volas, ke mi forlasu mian ŝafaron en la tago de !' sortobato? Kiam estis fulmotondro sur la lago kaj kiam ni timis en niaj koroj, Li ne forlasis nin, kiel do mi, Lia fidela servanto, ne sekvu la ekzemplon de mia Sinjoro?
Subite Linus levis sian malgrasan vizaĝon kaj demandis:
— Kaj kiel mi ne sekvu vian ekzemplon, reprezentanto de la Sinjoro?
Vinicius komencis ŝovi la manon sur la kapo, kvazaŭ li batalus kun si mem aŭ baraktus kun la pensoj, poste, ekkaptinte la manon de Ligia, li diris per voĉo, en kiu vibris la energio de roma soldato.
— Aŭskultu min, Petro, Linus kaj vi, Ligia! Mi parolis, kion diktis al mi mia homa saĝo, sed vi havas alian, kiu pensas ne pri la propra sekureco, sed pri la ordonoj de la Savinto. Jes! mi tion ankoraŭ ne komprenis kaj eraris, ĉar la vualo ne