estas ankoraŭ forigita de miaj okuloj kaj la antaŭa naturo resonas en mi. Sed ĉar mi amas Kriston kaj volas esti Lia servanto, tial, kvankam la afero koncernas ion, pli gravan al mi, ol mia kapo, mi nun genuiĝas antaŭ vi kaj ĵuras, ke mi ankaŭ plenumos la ordonon de amo kaj ne forlasos miajn fratojn en la tago de l’ sortobato!
Dirinte ĉi tion, li ekgenuis kaj subite ekregis lin ekstazo: la okulojn kaj la manojn li levis supren kaj komencis voki:
— Ĉu mi komprenas Vin jam, ho Kristo! ĉu mi jam indas Vin?
Liaj manoj tremis, la okuloj ekbrilis de larmoj, la korpon skuis tremo de kredo kaj amo, kaj Petro la apostolo prenis argilan amforon kun akvo kaj, proksimiĝinte al li, diris solene:
— Mi vin baptas, en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Spirito, amen!
Tiam religia ekstazo ekregis ĉiujn ĉeestantojn. Ŝajnis al ili, ke la kabano pleniĝas per ia supertera lumo, ke ili aŭdas superteran muzikon, ke la roko de la kaverno malfermiĝas super iliaj kapoj, ke el la ĉielo flugas al ili amasoj da anĝeloj, kaj for, supre, vidiĝas kruco kaj manoj tranajlitaj, benantaj.
Dume el ekstere aŭdiĝadis la krioj de la batalantoj kaj la bruo de la flamoj el la brulanta urbo.