Homaj amasoj tendostariĝis en la grandiozaj ĝardenoj de la
cezaro, en la iamaj de Domitia kaj Agrippina, sur la kampo
de Marso, en la ĝardenoj de Pompejus, Sallustius kaj Maecenas.
Oni okupis portikojn, konstruaĵojn, destinitajn por pilkludo,
ĉarmajn somerdomojn kaj budojn, konstruitajn por bestoj.
Pavoj, fenikopteroj, cignoj kaj strutoj, gazeloj kaj antilopoj
el Afriko, cervoj kaj kapreoloj iĝis viktimoj de la amasoj.
Oni komencis venigadi manĝoprovizojn el Ostio tiel abunde,
ke sur flosoj kaj diversspecaj ŝipoj oni povis iri de unu bordo
de Tibro al la alia, kiel sur ponto. Oni disdonadis grenon
treege malkare, por la prezo de tri sestercoj, kaj al malriĉuloj
tute senpage. Oni venigis grandegajn provizojn da vino, olivoleo
kaj kaŝtanoj, el montaroj oni alpeladis ĉiutage amasojn da bovoj
kaj ŝafoj. Mizeruloj, kiuj antaŭ la brulo rifuĝadis en la malriĉaj
stratetoj de Suburra kaj en la ordinara tempo suferadis
malsaton, vivis nun pli bone, ol antaŭe. La minaco de malsato
estis decide forigita, pli malfacile estis tamen antaŭgardi kontraŭ
perfortoj, raboj kaj malleĝgaĵoj. La vaga vivo sekurigis
senpunecon al rabuloj, tiom pli, ke ili proklamadis sin adorantoj
de la cezaro kaj ne avaris al li aplaŭdojn, kie ajn li
montriĝis. Ĉar, krome, la oficoj pro la forto de la faktoj
malaktiviĝis kaj kune mankis loke sufiĉaj armofortoj, kiuj
povus kontraŭagi la memvolajn agojn, tial en la urbo, loĝata
de friponoj el la tuta tiama mondo, havis lokon aferoj super
la homa imago. Ĉiunokte okazadis bataloj, murdoj, forkaptoj
de virinoj kaj infanoj. Apud Porta Mugionis, kie estis haltejo
por brutaroj, alpelataj el Kampanio, okazadis bataloj, en kiuj
pereadis centoj da homoj. Ĉiumatene la bordoj de Tibro svarmis
de dronigitaj korpoj, kiujn neniu enterigis kaj kiuj, rapide
putrante pro la varmego, plenigadis la aeron per sufoka malbonodoro.
En la tendaro komenciĝis malsanoj kaj homoj pli
timemaj antaŭvidis grandan epidemion.
Kaj la urbo brulis senĉese. Nur en la sesa tago la brulo, trafinte la malplenajn spacojn de Eskvilino, sur kiuj oni intence detruis grandan nombron da domoj, komencis malfortiĝadi.