Sed amasoj da ardanta karbo lumis ankoraŭ tiel brile, ke la popolo ne volis kredi, ke ĝi estas jam fino de la plago. Efektive en la sepa tago la brulo reeksplodis kun nova forto en la konstruaĵoj de Tigellinus, sed pro manko de materialo ĝi daŭris jam mallonge. Nur domoj, trae bruligitaj, faladis ankoraŭ tie kaj ie, ŝprucigante supren flamajn serpentojn kaj kolonojn da fajreroj. Sed iom post iom la funde ardantaj ruboj komencis supraĵe iĝadi nigraj. La ĉielo post sunsubiro ĉesis lumi de sanga brulruĝo kaj nur nokte en la vasta nigra dezerto saltis bluaj flamlangoj, eliĝantaj el amasoj da karbo.
El la dekkvar kvartaloj de Romo restis apenaŭ kvar, kalkulante en tio ankaŭ Transtibron. La ceteron formanĝis la flamoj. Kiam fine cindriĝis la karbamasoj, oni vidis de Tibro ĝis Eskvilino grandegan spacon grizan, malgajan, mortan, sur kiu elstaris vicoj da kamentuboj, kvazaŭ tombaj kolonoj en tombejoj. Inter tiuj kolonoj vagis tage funebraj aroj da homoj, serĉantaj jen karajn objektojn, jen la ostojn de karaj personoj. Nokte hundoj hurlis sur la cindraro kaj sur la ruinoj de la iamaj domoj.
La tuta malavareco kaj helpo, kiun la cezaro elmontris al la popolo, ne retenis minacojn kaj eksciton. Kontenta estis sole amaso da friponoj, ŝtelistoj kaj senhejmaj mizeruloj, kiuj povis ĝissate manĝi, trinki kaj rabi. Sed homoj, kiuj perdis siajn plej proksimajn personojn kaj havaĵojn, ne lasis pacigi sin per la malfermo de la ĝardenoj, nek per la disdonado de greno, nek per la promesoj de cirkludoj kaj donacoj. La malfeliĉo estis tro granda kaj tro senekzempla. Aliajn, en kiuj bruletis ankoraŭ ia fajrero de amo al la urbo-patrujo, malesperigis la famo, ke la malnova nomo Roma devas malaperi de la supraĵo de la tero kaj ke la cezaro intencas konstrui sur la cindroj novan urbon, nomotan Neropolis. La ondo de malkontenteco ŝvelis de tago al tago, kaj malgraŭ flatoj de la aŭgustanoj, malgraŭ mensogoj de Tigellinus, Nero, sentema al la favoro de la amasoj, kiel neniu el la antaŭaj cezaroj, pensis kun teruro, ke en tiu silenta batalo pro vivo aŭ morto, kiun li faris kontraŭ la patricioj kaj la senato, li povas resti senapoga. La aŭgustanoj mem estis ne malpli teruritaj, ĉar ĉiu morgaŭo povis alporti al ili pereon. Tigellinus pripensis venigon de kelkaj legioj el Malgranda Azio. Vatinius, kiu ridis eĉ tiam, kiam oni lin vangofrapis, perdis la humoron; Vitelius perdis la apetiton.
Aliaj konsilis inter si, kiel forturni la danĝeron, ĉar neniu malkonsciis, ke se iu eksplodo polvigus la cezaron, tiam, eble