Saltu al enhavo

Paĝo:Sofokleo - Edipeo Reĝo, 1907, Préaubert.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

EDIPEO REĜO

ANTAŬPAROLO


Antaŭ kelkaj jaroj, mi profitis okazon aŭdi la faman, la famegan artiston francan Munet-Sully, ludantan la rolon de Edipeo en la tragedio greka « Edipeo Reĝo » de Sofokleo.

Oni scias, ke Munet-Sully promenigis triumphon sian tra la preskaŭ tuta mondo, kaj eĉ ludis grandsukcese en la loko mem, kie Sofokleo prezentis sian tragedion, en Grekujo mem. Kiel ĉiuj, mi aplaŭdis, aplaŭdadis la grandan artiston; tamen, tamen, rememorante la grekan tekston kaj la ekzercojn de traduko, kiujn ni faris, ni infanoj, en niaj liceoj, mi bedaŭris pri du punktoj rilataj, ne, ja, al la arto tiel perfekta de Munet-Sully, sed al la traduko franca.

Unue, la franca versfarado ne simila estas al la greka versfarado de l'tragediaj aŭtoroj; malpli fleksebla ĝi estas, malpli rapida, unuvorte malpli tragedia.

Due, tre ofte la tradukantoj, kaj aparte Sro Lacroix cetere tre lerta tradukanto franca, aldonis al la greka teksto diversajn stilajn ornamaĵojn, kiuj senutile longigas la frazon kaj difektas la tragedian movadon. Ĉar en pasiaj movadoj veraj, ne estas uzataj esprimoj luksaj, kaj akademiaj frazoj; sed male la penso sin esprimas per vortoj malmultaj kaj simplaj. Kaj certe, pri tiu vidpunkto, Sofokleo superas siajn tradukantojn kaj imitantojn pli simpla, pli natura, pli homa unuvorte li estas ol ili.