Jam de longe mi forgesis tiujn pripensadojn, kiam okazon mi renkontis lerni la lingvon Esperanto. Tiam multajn analogiojn mi trovis en ĝi kompare kun la greka lingvo, aparte en la versfarado; kaj volante min ekzerci en la nova lingvo, mi ekpensis entrepreni la tradukon esperantan de la Sofoklea tragedio « Edipeo Reĝo », sed kun respekto tiom ĝusta kiom eble de la frazo greka kaj de la ritmo. Tion farante, mi kredis utili ne nur al mi, sed samtempe al l'Esperantistaro; ĉar tiel, ĉefverko ŝatata de ĉiuj epokoj povos esti legata de samideanoj de ĉiuj landoj.
Kiel provaĵon literaturan kaj ankaŭ arĥeologian kuriozaĵon, mi diros antaŭ vi la unuan scenon de la unua akto. Sed mi urĝe petas vin, ke vi bonvolu min indulgi. Ĉar, se la primitivajn tekston kaj ritmon pli proksime mi obeas, mi ne tamen estas Munet-Sully : pli preciza, eble; malpli lerta, certe !
PRISKRIBO DE LA SCENEJO
En antaaŭa scenejo, granda placo de Tebo, urbo fondita iam de antikva reĝo Kadmuso; dekstre, la reĝa palaco, ĉi tie kaj tie kelkaj altaroj, kie fumiĝas fajro por oferoj al la dioj. Ĉe la fundo oni vidas la riveron Ismenuson, kies borda tero uzata estis sub nomo de Cindro de Ismenuso, (Ismenuso, estinte duondio, aliformiĝis en riveron) por diveni, por antaŭdiri la okazontaĵojn. Trans a rivero estas aliaj placoj kun du temploj de Palaso. La nuna reĝo, Edipeo, estas elektita, tial ke li liberigis Tebon je monstro terura, Sfinkso, kantanto senkompata, kiu per kantoj altiris la vojaĝantojn, kaj ilin mangis.
Nune abomena pesto turmentas Tebon kaj multajn Tebanojn deĵetas ĉe Plutonon, ankoraŭ alnomatan « Ades ». Grandamase la popolo, tre diversaĝa (infanoj,