Saltu al enhavo

Paĝo:Sofokleo - Edipeo Reĝo, 1907, Préaubert.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 4 —

junuloj, maljunuloj, pastroj) sin turnas al la reĝa palaco tenante branĉetojn de olivarbo kaj rubandojn uzatajn en la preĝoj. Tiam eliras Edipeo el la palaco kaj alparolas al la popolo.


UNUA AKTO.


UNUA SCENO.


EDIPEO


Infanoj, de Kadmus' antikva novaj idoj,
Do kial, kunvenante al mi, vi rapidas,
Branĉetojn preĝajn kaj rubandojn kunportante?
De mirhparfumo samatempe l'urb' pleniĝas,
Sed ankaŭ same de ĝemadoj kaj mortkantoj.
Volante tion per senditoj ne aliaj,
Infanoj, aŭdi, mi mem tien ĉi aliris,
Mi, kiun fama Edipeo ĉiuj nomas.
Sed maljunulo, ekparolu; ĉar por ili
Konvenas ke vi diru kian staton vian:
Ĉu ia timo, ĉu deziro? Mi intencas
Vin helpi tute. Ĉar mi estus malsentema,
Kunvenon tian se neniel mi kompatus.

PASTRO


De mia lando, ho reganto, Edipeo,
Vi vidas ke ni, diversaĝaj, kune sidas
Altaroj apud viaj: tiuj ne ankoraŭ
Kapablaj flugi longe; tiuj ĉi peziĝaj
Pro maljuneco, pastroj kiel mi, de Zeŭso
Mi granda pastro; tiuj ankaŭ elektitaj
El nia junularo. La cetera gento,
Kronata de rubandoj, sidas en la placoj,
De l'Ismenuso sur la cindro antaŭdira.
Čar, kiel vi mem vidas, ege jam la urbo
Disflanken marruladas, kaj ellevi kapon