Saltu al enhavo

Paĝo:Sofokleo - Edipeo Reĝo, 1907, Préaubert.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
— 5 —

El fundo de sangruĝa maro ne plu povas:
Mortanta pro senfruktaj floraj de la tero,
Mortanta pro pereo de paštataj bovoj,
Virinaj kaj abortoj. Ĉar flamporta dio
Sur Tebon falis, Pesto la tre malamika,
Kaj ĝin skuegas. Tial la Kadmusa domo
Malplena iĝas, sed riĉiĝas nigra Ades
Per ploroj kaj ĝemadoj. Ĉerte ni ne kredas
Vin diojn egalanta, nek mi, nek ĉi tiuj
Infanoj kunsidantaj ĉe fajrujoj viaj,
Sed vin estimas el la viroj la unua,
En la okazoj de la vivo, kaj kun dioj
En la rilatoj; vin mem, kiu en Kadmusan
Veninta urbon, elĉesigis la depagon,
Ni kiun donis al kantanto senkompata,
La Sfinkso. Kaj pri tio vi neniel estis
Aŭ direktita de ni, aŭ informigita.
Sed per la helpo de la dioj, oni diras,
Kaj oni kredas, ke vi savis nian vivon.
Ankoraŭ nun, vin, Edipean tre potencan
Genion, urĝe ni petegas ĉiuj tiuj,
Ke kuracilon ian por ni vi ektrovu,
Aŭ voĉon dian vi aŭdinta, aŭ konsilon
De iu viro; ĉar plej ofte spertaj viroj
Sukcesas post konsilo, kiel mi konstatas.
Do iru, ho vi! la plej bona de l'mortontoj;
Relevu nian urbon! Iru, atentante
Ke nun ĉi tiu lando vin savinto nomas
Pro via sindonemo dum l'estinta tempo.
Fariĝu ke neniam ni memoros ke,
Unue starigita glore, rego via
Defalis poste! Sed prefere ĝis la stato
Sendangereca vi relevu tiun urbon.
Vi iam, sub favoraj aŭspicioj, donis
Riĉecon al ni; ne alia nun vi estu!
Ĉar tiun landon se regonta estas vi