Ankoraŭ, kiel vi direktas ĝin hodiaŭ,
Pli bone estas certe regi ĝin kun viroj
Ol senenhavan ! Kaj, simile, envaloras
Nenion fortikaĵo, aŭ nenion ŝipo,
Iĝinta sen la viroj, ne plu ĝin loĝantaj.
EDIPEO
Infanoj kompatindaj, mi l'aferon konas,
Tro konas, vi pri kiu venis konsiliĝi.
Mi bone scias ke vi suferadas ĉiuj;
Neniu tamen, inter vi mem suferantaj,
Ekzistas, kiu tiom kiom mi suferas.
Ĉar vin doloro via trafas ĉiun solan,
Kaj ne alian, sed animo mia male
Je l'urbo, je vi, je mi samatempe ĝemas.
Do vi ne vekas min pro dormo neageman:
Sed vi sciiĝu ke mi multajn verŝis larmojn,
Kaj multajn vojojn provis mi, vagante
Tra la eraroj de la penso. Fine solan
Mi kuracilon trovis, grava per serĉado;
Kaj ĝin plenumis. Ĉar Kreonon mi deputis,
De Menekeo filon, kaj bofraton mian,
Al la Pitika domo de Febus-Apolon,
Por ke li informiĝu kion devas mi
Elfari aŭ eldiri, mi per kio savus
Ĉi tiun urbon. Sed la daŭro kalkulata
De l'tempo post eliro lia, maltrankvila
Min igas, kion li do faras, pripensantan
Ĉar pli ol decas li forestas, pli ol tempo
Konvena. Sed, li kiam estos reveninta,
Tre ege mi malbona estus, se ne farus
Mi ĉion kion ordoninta estos dio!
PASTRO
Sed ĝustatempe vi parolas, ĉar al mi
Kreonon alvenantan oni ĵus ekmontras