Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Desinfekto post komunikeblaj malsanoj

Post danĝeraj, infektemaj malsanoj, kiel ekz. skarlatino, difterio, oni desinfektu laŭ sekvanta procedo: 1. Korp- kaj lit-tolaĵon oni kuiru en sapumita akvo. – 2. Vestaĵoj, matracoj, kap-kusenoj, litkovriloj, remburitaj mebloj kaj tapiŝoj devas esti frapitaj kaj elmetitaj kelkajn tagojn al aero aŭ pli bone al suno. – 3. La planko, la lignaj kaj metalaj partoj de l’ mebloj kaj muroj, la fenestroj, pordoj, fornoj kaj aliaj objektoj estu lavataj per varma sapumita akvo, kun aldono de sodo. Poluritajn meblojn oni frotu per malseka viŝilo. – 4. Plej bone estas, tute forigi la tapetojn kaj anstataŭigi ilin per novaj; se tio ne estas ebla, oni frotu ilin per malsekaj tukoj. – 5. Blankigitaj muroj estu freŝe kalkumataj. – 6. Post kompleta desinfekto, la ĉambro estu tute aerumata (per trablovo) kaj neloĝata dum kelkaj tagoj. – 7. La balaaĵojn oni kolektu kune kaj bruligu.



Malvarmaj lavoj

Ĉiutagaj lavoj de la tuta korpo estas tre rekomendindaj, sed devas esti komencataj en somero; post la lavado oni varmiĝu per promenado aŭ per dekminuta kuŝado en lito. La temperaturo de l’ akvo estu 16—18° Réaumur. Oni trempas dikan mantukon en akvon, tordas ĝin kaj rapide frotas sin per ĝi.