Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Oni ankaŭ povas sin meti en malgrandan bankuvon, sin rapide akvumi per spongo kaj froti por tuj sekiĝi.



Rimedoj por varmiĝi

Facile oni varmiĝas per longa, profunda enspiro kun fermita buŝo, daŭrigante ĝis varmo venas. La profunda enspirado akcelas la rondiron de l’ sango. Kiu ofte suferas pro malvarmemo, agos bone, prenante kelkafoje roman vaporbanon. Korpa movado estas ĉiam la plej efika maniero por varmiĝi. Rilate al trinkaĵoj, la sperto montras, ke malvarma citron-limonado pli bone taŭgas por varmigo ol punĉo, varma vino k. c. Tiuj ĉi trinkaĵoj alportas varmon nur al la kapo, sed ne varmigas la tutan korpon.



Kontraŭ malvarmaj piedoj

Kiu multe iradas, malofte suferas pro malvarmaj piedoj. Multa marŝado en freŝa aero akcelas la sang-cirkuladon kaj estas la ĉefa rimedo kontraŭ malvarmaj piedoj. Sen promenado oni ankaŭ povas konservi varmajn piedojn per du-minuta piedmovado ĉiun duonan horon. La movado okazas per rondirado de la piedo efektivigita de la piedradiko. Frotado, frapado, ofta ŝanĝado de ŝuoj kaj ŝtrumpoj