Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ankaŭ vaporbano povas helpi. Oni tenas la manojn super poto kun tre varma akvo kaj trempas ilin poste en malvarman akvon. Se la fingropintoj kvazaŭ-mortas pro nebona sang-cirkulado, oni penu atingi regulan sangrondiron per oftaj banoj, multa movado en libera aero kaj simpla dieto.



Rimedo kontraŭ ronkado

La ronkado havas diversajn kaŭzojn: 1. Kuŝado sur la dorso, 2. inflamo kaj ŝveliĝo de la spirorganoj, 3. obstrukcio de la nazo. En la unua kazo oni ekkutimu dormi sur la flanko, en la dua oni konsultu kuraciston kaj en la tria faru nazan lavadon per varmeta akvo. Ekzistas ankaŭ mekanika rimedo kontraŭ la ronkado. Oni fiksu elastan ŝnureton ĉirkaŭ la kapo kaj mentono por malhelpi la malfermiĝon de la buŝo, kio estas ofta kaŭzo de l’ ronko.



Dormigilo por nervozaj personoj

Simpla kaj bonega rimedo kontraŭ sendormeco por nervaj malsanuloj estas manĝi bonan, puran mielon. La sukero de la mielo estas valora kaj facile digestebla nutraĵo, kiu precipe havas rilatojn kun la nerva sistemo.