Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Kapturnoj

Kiu multe suferas pro kapturnoj, evitu kaj ĉiujn ekscitantajn trinkaĵojn ĉiun spiritan ekscitecon. Movado en bona aero estas rekomendinda. Oni faru malvarmajn kompresojn sur la kapo kaj prenu varmajn piedbanojn plifortigitajn per kuira salo. Favore efikas ĉiutagaj frotadoj de la korpo; ankaŭ estas bone trinki vespere malvarman valerianan teon. Se la kapturno devenas de momenta sensangeco en la cerbo, oni metu la kapon malalten. Oni ĉiukaze zorgu pri regula digestado.



Piedkaloj

Ili devenas de tro mallarĝaj piedvestoj, kiuj okazigas plidikiĝon de la supera haŭta tavolo. Oni klopodu moligi la malmolajn partojn per varmaj piedbanoj, noktaj malsekaj vindaĵoj, aŭ per surmeto de lardo kaj poste forigi la kalojn per zorgema gratado. Por eviti, ke ili formiĝu denove, oni atentu pri sufiĉa larĝeco de la ŝuoj.



Frostabscesoj

Komence montriĝas malgrandaj ruĝaj ŝvelaĵoj jukaj sur la membroj; se oni tuj atentas kaj flegas, oni povas malaperigi la abscesojn post malmultaj tagoj per man-