Paĝo:Stolle - Konsiloj pri Higieno, 1923, Borel.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝmiraĵo farita el mielo efikas bonege kontraŭ ĉiuj malfermitaj vundoj, ulceroj kaj similaj malsanoj. Tiu ŝmiraĵo ne nur ŝirmas la vundon kontraŭ la enpenetro de malpuriga aero, sed ankaŭ vivigas rapide kuracigan forton.



Flegado al ŝajn-mortintoj

Forta ekscito per frotado, brosudo, klisteroj estas unuavice necesa. Oni levu la brakojn de l’ malsanulo kaj premu sur la bruston, por atingi artefaritan spiradon. Estas bone, meti la ŝajn-mortinton en varman banon kiel eble plej baldaŭ kaj tie lin froti energie. Novnaskitaj infanoj estas ofte ŝajn-mortintaj: oni devas ilin frapi per la plata mano sur la postaĵon, froti per broso kaj singarde enblovi aeron en ilin, metante la buŝon sur la buŝon de l’ infano. Ankaŭ oni devas forigi la mukon el la gorĝo. — Kiam la ŝajn-morto okazis per enspiro de karboksidaj gasoj, kio povas facile konduki al asfiksio, oni unue portu la malsanulon eksteren el la loko, kie estas la venenigita aero kaj metu lin en bone aerumitan ejon, kun pordoj kaj fenestroj malfermitaj aŭ, se eble, eksteren. Oni senvestigas la malsanulon, envolvas lin en lanaj kovraĵoj kaj metas lin en duosida pozicio; la piedoj devas pendi. Oni ŝprucas sur la bruston, vizaĝon kaj kavon de l’ koro malvarman akvon kaj